Ŝtata vizito de Xi Jinping al Ĉeĥio kreos novajn ŝancojn de kunlaboro

(GMT+08:00) 2016-03-29 12:36:28     Redaktoro:Shanshan

La renkontiĝo de la du ŝtatestroj daŭris pli ol du horojn. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri rilatoj inter Ĉinio kaj Ĉeĥio kaj inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj pri aliaj gravaj demandoj.

Zeman diris, ke Ĉeĥio kaj li mem donas grandan gravecon al la rilatoj kun Ĉinio kaj prenas kiel prioritaton la disvolvadon de la dulandaj rilatoj kaj grandigon de pragmata kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj. Li aldonis, ke li tre ĝojas, ke la interrilatoj multe progresis, kaj li kredas, ke la vizito de prezidanto Xi akcelos politikan interfidon kaj liveros novajn ŝancojn por interŝanĝoj kaj kunlaboro inter Ĉeĥio kaj Ĉinio.

1 2 3

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin