Ekskluziva intervjuo kun Liu Peiqiong, deputito al NPK

(GMT+08:00) 2016-03-30 17:03:50     Redaktoro:Shanshan

Krom prezenti mociojn kaj proponojn, deputitoj al la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio ankaŭ havas rajton pri leĝdono. S-ino Liu Peiqiong partoprenis en revizio de Leĝo pri Deviga Edukado.

(sono 4)

"Ĉina Leĝo pri Deviga Edukado estis publikigita en 1986, kaj bezonas revizion. Antaŭ revizio, ni faris du-jaran esploradon. Dum la esploro en 2004, oni dividiĝis en 5 grupojn por fari esploradon en kvin diversaj lokoj de Ĉinio, inkluzive de evoluintaj kaj evoluantaj regionoj. Mi esploris en Jiangsu-provinco, meza Ĉinio. Deputitoj serĉis ekzistantajn problemojn, verkis ĉi-rilatajn raportojn, kaj almeti ilin al ekzameno. Post tio, en 2005 ni faris leĝdonan esploradon en Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono kaj provinco Gansu."

Liu Peiqiong diris, ke post dujara esplorado, ŝi rimarkis, ke kvankam laŭ preskribo de la Leĝo pri Deviga Edukado la infanoj devas akcepti 9-jaran edukadon, tamen iuj gubernioj, pro sia alta ŝuldo aŭ malriĉeco, ne kapablas elspezi tian edukadon. Do ŝi proponis,

(sono 5)

"Mi proponis, ke la centra registaro portu al si plej grandan parton de la elspezo de deviga edukado en tiuj gubernioj. Sed ekster de ŝia atendo, la koncerna instanco donis al ŝi grandan surpriziĝojon: la centra registaro promesis, ke ĝi alprenu la tutan elspezon de deviga edukado en ĉiuj gubernioj."

Per klopodoj de Liu Peiqiong kaj aliaj homoj, klaŭzoj de la Leĝo pri Deviga Edukado multiĝis de 18 en 1986 ĝis 63 en 2006.

S-ino Liu Peiqiong estas profesoro pri ekonomio el Hongkonga Scienco kaj Inĝenierarta Universitato. La 70-aĝa Liu estis elektita kiel deputito de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio ek de 1998 kaj estis reelektita kvarfoje. Dum la 20-jara laboro kiel deputito, ŝi multe esploris, laboris kaj proponis. Ŝi diris,

(sono 6)

"Esti deputito de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio estas la plej granda honoro dum mia tuta vivo. Mi tre ĝuas mian laboron kaj kiel eble plej bone plenumas ĝin. Tio ne estas tre granda afero, tamen rilatas al kaj mia patrolando kaj mia hejmloko Hongkongo. Mi estas bonŝanca homo, kiu plej proksime tuŝas la ŝtatan disvolviĝon. Estas mirinde, ke mi povas propraokule vidi pliboniĝon de nia lando."

Karaj amikoj, nun ni finu la hodiaŭan programeron pri speciala intervjuo kun s-ino Liu Peiqiong, deputito al la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. Mi estas Shanshan, koran dankon pro via aŭskulto.


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin