Strato Jinli kun antikveca stilo

(GMT+08:00) 2016-04-05 09:22:26     Redaktoro:Selena

El: Zhou Kun/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La strato Jinli situas en la la suda parto de la urbo Chengdu, longas je pli ol 350 metroj kaj estas strato kun antikveca stilo. Tra portalo kun du pendantaj ruĝaj lanternoj, turistoj povas eniri en la antikvecan straton, ambaŭflanke vidiĝas antikvecaj konstruoj, butikoj kaj te-trinkejoj altaj kiel du-tri-etaĝaj domoj, kaj ties nigre-grizaj brikoj kaj nigre-ruĝaj kolonoj elspiras la antikvan simplecon. La plejparto de butikoj vendas brikabrakojn. Malferminte la lignan sur-gravuritan pordon de iu ajn butiko, oni vidos porcelanaĵojn kaj diversspecajn metiartaĵojn, kiuj ĉiam sorĉas okulojn de vizitantoj.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin