Strato Jinli kun antikveca stilo

(GMT+08:00) 2016-04-05 09:22:26     Redaktoro:Selena

El: Han Jiajun/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La strato impresas turistojn per la densa etoso de indiĝena kulturo. Sur la strato ĉie videblas lokaj metiartaĵoj tre plaĉaj al turistoj. Argilaj figuroj kaj paper-tondaĵoj vekas ilian interesiĝon, rememorigante al ili la gajan infanecon.

Brodaĵo de la provinco Sichuan nomata Shujin estas fame konata tra la lando, kaj sur la strato Jinli aĉeteblas tia brodaĵo.

En la meza sektoro de la strato Jinli troviĝas vasta spaco, kie ekzistas antikve stila teatro, kaj oni regule faras prezentadon de klasikaj programeroj de la loka opero Chuanju. Sed aparte plaĉa al turistoj estas ombroteatraĵo, kiu estas unu el la tradiciaj artaĵoj de Ĉinio, kaj havas historion de pli ol mil jaroj. Zorgeme tranĉite kaj ornamite de metiartistoj, malgrandaj ombro-figuroj povas vivece prezenti historiajn metamorfozojn. Al la ombroteatraĵa scenejo de la strato Jinli ĉiutage svarmas turistoj, inkluzive de multaj alilandaj turistoj, kiuj aparte interesiĝas pri ombroteatraĵo.


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin