Monda kultura heredaĵo---La pitoreskejo Huanglong

(GMT+08:00) 2016-05-11 10:27:57     Redaktoro:Selena

El: Xiao Wei/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La pitoreskejo Huanglong estas belega je karakterizaj naturaj pejzaĝoj kaj mistera trajto kaj havas la grandan valoron sciencan kaj estetikan. Pro la unika geografia situo, ne mankas al la pejzaĝoj interesaj mitoj kaj legendoj.

Ĉi tie troviĝas natur-dotitaj kalciaj karbonidoj, kiuj estas aparte unikaj en la mondo, kaj tio estas vera natura muzeo de kalcia karbonido.

En la pitoreskejo estas ankaŭ tri glaciejoj, kiuj estas dissemitaj en la montoj Xuebaoding, Xuelanshan kaj Menfengdong.

En decembro de 1992 la pitoreskejo Huanglong estis enlistigita kiel monda natura heredaĵo. Monda Heredaĵa Komitato tiel taksas: Huanglong estas montvalo konsistanta el multaj neĝkovritaj montpintoj kaj glaciejoj. Ĉi tie videblas alpaj pejzaĝoj, karakterizaj arbaraj ekologiaj sistemoj, akvofaloj, termofontoj kaj karstaj montvaloj. Ĉi tie ankaŭ vivas raraj animaloj, kiaj grandaj pandoj, orharaj simioj ktp.


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin