La distanco inter la kulturo kaj la arto estas ne plu malproksima

(GMT+08:00) 2016-05-18 16:05:17     Redaktoro:Xiong Shan

Sinjoro Zhou el Nanjing ne bone memoras la nombron de siaj vizitantaj fojoj al la Nacia Muzeo de Ĉinio. Li diris, ke ĉiuj en la muzeo estas intimaj por li. Ĉiufoje li venis al la muzeo, li kostis unu tagon en tie. Li opiniis, ke la muzeo estas same kiel la akceptejo de sia hejmo. Se oni volas konigi iun urbon, iun landon, do oni certe devas viziti sian muzeon.

Sinjoro Zhou diris: "La muzeo havas grandan influon al la socio. Precipe en lastaj jaroj, preskaŭ ĉiuj muzeoj estas malfermaj al la publiko. Mi opinias, ke kiam mi iras al iu urbo, mi volas unue viziti ĝian akceptejon, nome la muzeo, por rigardi trezorojn de la urbo. Se vi venos al Pekino, Ĉinio, do vi certe vizitos la Nacian Muzeon de Ĉinio."

Lastatempe Ĉinio pli kaj pli atentis la konstruadon de la muzeoj. Ĝis la fino de la jaro 2013 Ĉinio sume havis 3, 866 muzeojn kaj ĉiujare la nombro pliiĝis je 200. Samtempe por kiel eble plej multe altiri la vizitantojn, en la komenco de la jaro 2008 Ĉinio publikigis, ke la publikaj muzeoj, memorigaj haloj kaj modelaj bazoj por nacia patriotisma eduko plenumas senpagan malfermadon. Tio liveras kondiĉon por ke pli multaj homoj vizitu la muzeojn. Ĝis nun estas pli ol 2, 500 muzeoj, kiuj plenumas senpagan malfermadon kaj ĉiujare 56 mil vizitantoj vizitas la muzeojn.

Huang Chen, estro de socia eduka kaj propaganda departemento de la Nacia Muzeo de Ĉinio, opinias, ke la laboro de ĉinaj muzeoj eniris al nova disvolva periodo. La kulturo de la muzeo havas intiman rilaton al la homa vivo.

Huang Chen diris: "Estas la sesa jaro post kiam la muzeoj plenumis senpagan malfermadon en la jaro 2008. La forteco kaj nivelo de la muzeoj pri publika servo havas grandan ŝanĝiĝon kompare kun tiu en la jaro 2008. Oni faris multajn laborojn de la muzeoj por influi kaj altiri la lokajn vizitantojn. La funkcio de la muzeoj en la kultura vivo de la civitanoj estos pli kaj pli elstara."


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin