Agrikultura asekuro trankviligas kamparanojn

(GMT+08:00) 2017-03-01 16:33:36     Redaktoro:Xiong Shan

Pro influo de la tajfuno "hipokampo" kamparanoj en Xunwu suferis diversajn perdojn. Laŭ statistiko, en la tuta gubernio pli ol 5 mil familioj suferis perdojn. La asekura kompanio pagos kompenson de 1500 mil juanoj.

Changpu-distrikto situas en sud-okcidento de Xunwu-gubernio. La tuta distrikto havas 16 mil homojn. La ĉefa laboro estas rizkultivado. Estro de Changpu-distrikto Gan Rongpo diris: "Ĉi-jare la registaro de Changpu-distrikto enketis, ke ĉiujare tajfuno kaŭzas perdojn de kamparanoj. Tial la registaro kontaktiĝis kun asekura kompanio, kaj post kuna klopodo, rizkultivado de kamparanoj havis agrikulturan asekuron kaj tio estas senpaga por kamparanoj."

Gu Sanmei, kiu estas kamparano de la distrikto Changpu, diris: "La tajfuno kaŭzis perdon de rizkultivado. Kiel malriĉa familio, ni ricevis kompenson de 300 juanoj por po mu-o da tero. Nia perdo reduktiĝis multe. La asekura kompanio rekte donis monon al ni."

Gan Rongpo montris, ke en la lastaj jaroj, nia lando plenforte subtenis agrikulturan laboron. Sekve de la plenumado de la malriĉec-mildiga laboro, la distrikta registaro volas doni veran garantion al ordinaraj popolanoj. Li diris: "Antaŭe okazis tajfuno, oni ne havis asekuron, tial ili perdis multe. Nun havante la agrikulturan asekuron, ili reduktis grandan parton de perdo. La kamparanoj trankvile vivas danke al agrikultura asekuro."


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin