Elektronika komerco prosperas en la gubernio Xunwu

(GMT+08:00) 2017-03-01 16:32:04     Redaktoro:Xiong Shan


En la fino de la jaro 2015, la elektronika komerco leviĝis en la gubernio Xunwu, Chen Aisong kaptis tiun ŝancon kaj aliancaniĝis en Debang, ekspresa kompanio en Xunwu. En aprilo de la jaro 2016, Chen Aisong faris aŭdacan agadon samtempe aĉeti 3 ekspresajn kompaniojn en Xunwu kaj establi Guangcheng-an Komercan Kompanion. Lastatempe li oficiale subskribis projekton konstrui distribuejon sur 200 mu-oj da tero. En la estonteco, tiu grandega distribuejo povos mildigi la premon de distribuo. Li planas fari normigon de distribuado, almeti aŭtomatizajn maŝinojn, altigi la rapidecon de distribuado kaj redukti la koston.

Tiu kompanio estas nur unu parto de la tuta industriejo. Xunwu-a Elektronika Komerca Industriejo okupas 50 mu-ojn da tero, havas preskaŭ 70 entreprenojn kaj pli ol 2 mil oficistojn. Tiu industriejo estas konstruita de la registaro. En la lasta jaro, la gubernio Xunwu estis juĝata kiel "modela gubernio pro elektronika komercado". Poste la ĉina registaro investis 20 milionojn da usonaj dolaroj por disvolvi elektronikan komercadon en Xunwu, kaj konstrui la elektronikan komercan industriejon. Ĝenerala direktoro de Xunwu-a Elektronika Komerca Industriejo Gao Xueyu diris: "Kiel ĝenerala direktoro mi liveras servon por elektronikaj komercaj entreprenoj kaj altiras interretajn platformojn, ekzemple Jingdong, Alibaba, ktp. Mi rolas kvazaŭ kiel ĉefa administranto de loĝkvartalo."

Por akceli vendadon de fruktoj, la registaro okazigis senpagan trejnadon pri elektronika komerco, kaj pli ol 2 mil personoj partoprenis en tiu trejnado. Ling Kunsong, vicestro de komerca buroo en Xunwu, diris: "Kiel unu el la dek grandaj elektronikaj komercaj gubernioj en la provinco Jiangxi, en la lasta jaro la vendosumo de elektronika komerco en Xunwu estis 500 milionoj da juanoj, kiu kreskis je 150% kompare kun tiu de la antaŭa jaro. Oni taksas, ke ĉi-jare la vendosumo atingos 800 milionojn da juanoj."

Elektronika komerco jam prosperas en la gubernio Xunwu. Oni kredas, ke en la estonteco, la disvolvo de elektronika komerco estos pli kaj pli bona.


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin