Wan Chunxiang, instruistino sur Qinghai-altebenaĵo

(GMT+08:00) 2017-06-20 11:13:42     Redaktoro:Xiong


Sub la blua ĉielo, sur la Qinghai-altebenaĵo, estas iu blanka konstruaĵo elstara ĉirkaŭita de neĝkovritaj montoj. Ĝi estas la unua nacia elementa lernejo de la gubernio Maqin en la subprovinco Guoluo de la provinco Qinghai. Leg-sonoj de lernantoj, eliris el tiu konstruaĵo.

Tiu elementa lernejo fondiĝis en 1959. Nun ĝi havas 940 lernantojn kaj 42 instruistojn. Oni diris, ke tiu lernejo estas la plej bela pejzaĝo de la subprovinco Guoluo. Do mi pensas, ke certe estas tiuj instruistoj, kiuj pentris ĝin bele pejzaĝa. Iuj studentoj diris: "Ŝajnas al ni, nia klasa ĉefinstruistino estas la suno. Mi plej ŝatas ŝian lecionon pri la ĉina lingvo. Mi esperas fariĝi instruistino estontece, kiel mia instruistino Wan Chunxiang. Se mi revenos al mia lernejo, do mi povos instrui, kune kun mia instruistino Chunxiang." "Mia klasa ĉefinstruistino estas humura kaj bonhumora. Se iu el ni farus eraron, ŝi eldirus siajn plej internajn pensojn kaj sentojn. Ekster la leciono, ŝi estas mia amiko."

La instruistino laŭdata de lernantoj estas Wan Chunxiang, kiu instruas la ĉinan lingvon kaj estas klasa ĉefinstruisto. En 2014, ŝi estis elektita kiel modelo en la rondo de klasaj ĉefinstruistoj en la provinco. Oni kelkfoje invitis ŝin teni la oficon de kadro en la Komunista Junulara Ligo, tamen ŝi rifuzis. En la lasta jaro, la unua nacia mez-lernejo en la subprovinco Maqin invitis ŝin teni la oficon de vicestro de la mez-lernejo, tamen ŝi ankaŭ rifuzis. Wan Chunxiang diris: "Mi ŝatas mian oficon. Mi estas feliĉa kiel instruistino. Ofte mi revenis hejmon malfrue. Mia filo diris, ke la lernantoj estas miaj infanoj. En mia telefono sume estas pli ol 1800 fotoj, inter ili pli ol 1600 estas de la lernantoj en nia lernejo."

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin