Matene, en la vilaĝo Shibadong, sonora legado rompas la kvieton de la montoj. Preterirante kelkajn domojn el brikoj kaj tegoloj, nove riparitajn, ni raportistoj vidas antaŭ ni novan lernejon simple ornamitan. Jen ĝi estas la elementa lernejo Shibadong. La sono de legado devenas de infanoj, kiuj ĉeestas lecionon tie ĉi.
"Ni havas du klasojn, la unuajaran kaj la duajaran. En la unua troviĝas kvin lernantoj, en la dua, naŭ, kaj estas aliaj dek kvar liberaj infanoj. Preskaŭ ĉiuj lernantoj venas de la du vilaĝoj apudaj," diris instruisto Wu.
Sinjoro Wu Zhongbi estas unika instruisto de la lernejo Shibadong. Kvankam malgranda, tamen la lernejo havas ĉion necesan: klaraj kaj puraj klasĉambroj, tute novaj tabloj kaj seĝoj, ekipaĵo instrue multmedia kaj alirebla al Interreto, kaj librodometo plena de infanaj legaĵoj, kun kio oni neniel povus ligi la ideon "malriĉeco".
Antaŭ la jaro 2013, kiam Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris esploradon en la vilaĝo Shibadong, Kiu povus atendi, ke la averaĝa enspezo de la ĉitieuloj estis malpli ol mil ses cent juanoj en jaro. Tiam, tre malfacilis solvi la problemon de bazaj nutraĵoj kaj vestoj, por ne paroli pri konstruo de lernejaj ĉambroj. Kelkcent familioj vivis mizeran vivon, kun la dorso al la ĉielo kaj la vizaĝo al la tero.