En la hodiaŭa elementa lernejo la infanoj naĝas en la maro de scioj kaj desegnas sian propran estontecon per sia pura koro. En la konversacio pri sia revo infanoj, brue bekante, donis sian respondon:
"Mi volas esti sciencisto, kiu reformos robotojn!" unu diris.
"Mi estos policano, por kapti ŝteliston," alia sekvis.
"Mi revas servi kiel kuracisto," fieris knabino.
La revo de infanoj estas simpla, sed aminda. Dum instruisto Wu Zhongbi, honesta viro aĝa je pli ol tridek jaroj, kiel protektanto kaj gvidanto de la revoj de la infanoj, havas ankaŭ sian subtilan revon:
"Se eblus, mi esperas, ke mi akompanos ilin kunkreskante. Mi memvole venis ĉi tien por esti instruisto, kvankam mi povus esti tia en urbo. Kial mi restas en kamparo? Tial, ke mi kaj mia edzino devenis de kamparo. Mi bone scias, ke por kamparaj infanoj lernado estas malfacila afero precipe en malriĉaj lokoj. Ĉi tie mi estas unika por miaj lernantoj, kiuj bezonas min, kiel nemankeblan. Do ĉi tie mi povas plenumi aferon treege signifan."
Tiam el la ĉambro eksonas kanto maio-nacieca, en kiu sin trovas aspiro liberiĝi de malriĉeco kaj iri al nova vivo.