Por prospero de nia verda poplo
---- Kunĝuu la etoson de Esperanto en la lernejo Baiyangshujie

(GMT+08:00) 2019-07-09 17:58:04     Redaktoro:Ĝoja


De la 5-a ĝis la 7-a de julio la karavano de Pekina Esperanto-Asocio (PEA) kaj Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA) vizitis Elementan Lernejon Baiyangshujie en la urbo Taiyuan de la provinco Shanxi de Ĉinio. Dum la vizito, instruistoj kaj lernantoj de la lernejo faris brilan prezentadon al esperantistoj pekinaj kaj tianjin-aj. Kaj esperantistoj pekinaj kaj tianjin-aj donacis al la lernejo librojn kaj muzik-diskojn de Esperanto.

Jado (Wei Yubin), direktoro de Elementa Lernejo Baiyangshujie, donis salutmesaĝon.

Yu Jianchao, prez. de PEA, salutis instruistojn kaj lernantojn.

Han Zuwu, honora prezidanto de TEA, donis salutvortojn.

Nun bv. aprecu la prezentadon per la videaĵoj, sonregistraĵoj kaj fotoj.


Tambur-danco, prezentita de lernantoj de la klaso 3 de la 4-a lernojaro.

Poemo Pasereto, voĉlegita de Zhao Wenrui, Zhang Wenxuan kaj Wang Yuman.




Poemo Preĝo sub la verda standaro, prezentita de instruistinoj


Danco

Poemo Monto kaj Neĝo, verkita de Jado (Wei Yubin) kaj voĉlegita de instruistinoj de la lernejo.


Poemo Teo kaj Sopiro, verkita de Jado (Wei Yubin) kaj voĉlegita de instruistinoj de la lernejo.

Kanto la Lago Bajkalo.


Teatraĵo Ruĝa Ĉapeleto

La Elementa Lernejo Baiyangshujie persistas en Esperanto-instruado jam 11 jarojn kaj nun Esperanto estas speciala stud-objekto de la lernejo. Lastajn 11 jarojn instruistoj pene laboris kaj rikoltis tagon post tago. Nun en la lernejo estas 6 instruistoj de Esperanto. Per Esperanto multaj amikoj kaj specialistoj de Esperantujo venis al la lernejo, kaj lernantoj malfermis la pordon al la mondo kaj suriris pli grandan scenejon.

Danke al Esperanto la nocio "Ĉina koro kaj monda okulo" radikis en la korojn de ĉiuj lernantoj de la lernejo.

1 2 3

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin