Vizitu Forumon

Origino de monto San-qing

(GMT+08:00) 2012-05-24 19:18:15

La monto San-qing, konata kiel "la unika edeno sur la tero" kaj "la unua fea monto de suda Ĉinio", havas tri plej altajn pintojn, t.e. Yujing,Yuhua kaj Yuxu, kiuj figure similas al tri sidantaj olduloj, kaj gigante skrapas nubojn. Ŝvebas la fumeska nebulo inter la pentrindaj naturaj pejzaĝoj. En la dinastio Orienta Jin ( 317 – 420 ), la fama taoisma teoriisto kaj medicinisto Ge Hong venis ĉi tien por sin hardi. Pro tio, la monto San-qing fariĝis unu el la luliloj de la ĉina taoismo. Oni do titolis la tri plej altajn pintojn de la monto respektive per la nomoj de la tri taoismaj iniciatintoj Yu-qing, Shang-qing kaj Tai-qing. Ĉar en la tri nomoj troviĝas la sama ideogramo "qing", oni mallongige nomis la tri pintojn "San-qing". En la ĉina lingvo, la ideogramo "San" signifas tri, do San-qing signifas: tri qing-oj, nome la tri majstroj de taoismo.

Sed laŭ noto, origine ekzistis nur la pinto Yujing sola, kaj la du aliaj pintoj Yuhua kaj Yuxu aperis nur pli poste. Kial kaj kiel? Jen estas legendo pri tio.

Antaŭ longe, Drako-reĝo de la Orienta Maro kaj Drako-reĝo de la Okcidenta Maro estis la bonaj amikoj. Ili ofte sin amuzis per ludado de ŝako. Tamen bedaŭrinde, ĉiam malvenkis la Drako-reĝo de la Okcidenta Maro, kaj li tute ne rezignaciis pri sia venkiteco.

Iutage, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro refoje venis al la palaco de la Orienta Maro por ludi ŝakon kun Drako-reĝo de la Orienta Maro. Ĝuste tiam, Drako-reĝino de la Orienta Maro hazarde preterpasis la palacan fenestron survoje al sia tualetejo. Ŝia gracia figuro subite saltis en la okulojn de Drako-reĝo de la Okcidenta Maro, kaj la lasta estis tuj fascinita de ŝia eksterordinara beleco.

"Ho, kiel ĉarma belulino ŝi estas! Eĉ en la tuta akva mondo ne troveblas la simila!" Li gapis al ŝi kaj ne rimarkis glitfalon de ŝakpecoj el sia mano. Je la laŭtkrio "ŝakon", aŭdigita de Drako-reĝo de la Orienta Maro, li rehavis sian konscion, tamen refojan malvenkon li gajnis.

Drako-reĝo de la Okcidenta Maro dronis en la pens-ĥaoson kaj ne volis daŭrigi la ŝakludon. Li adiaŭis Drako-reĝon de la Orienta Maro kaj revenis al sia hejmo, veturante en la nubo kaj nebulo.

Reveninte al sia draka palaco, li ne volis manĝi nek trinki pro la sopirado al Drako-reĝino de la Orienta Maro, fine li malsaniĝis, kaj nenia kuracilo efikis al lia malsano. La testuda ĉefministro venis por lin saluti, kaj surgenuante antaŭ lia lito, ĝi diris: "Via Drako-reĝa Moŝto, de longe vi ne havas la problemon pri sanstato, sed kial nuntempe vi fariĝis malsanega? Ĉu tiutage vin trafis malbona spirito survoje?"

Spiregante, Drako-reĝo respondis: "Ne, ne, tute ne! Eble mia malsano jam ne kuraceblas."

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto