Vizitu Forumon

Origino de monto San-qing

(GMT+08:00) 2012-05-24 19:18:15

"Via Ĉiel-imperiestra Moŝto, estas vere terure en la homa mondo: Drako-reĝo de la Okcidenta Maro instigis la du gigantajn pitonojn akvan kaj fajran tirani sur la tero. Bonvole tuj savu la surterajn estaĵojn, mi petas!"

La ĉiela imperiestro Yuhuang ege koleriĝis: "Bestaĉoj! Ili aŭdacas konduti tiel arogante! Nun mi ordonas al Yu-qing, Shang-qing kaj Tai-qing, ke vi iru tien kaj forte draŝu ilin."

La tri taoismaj majstroj, kune kun Avalokiteŝvaro, tuj sin direktis al la militejo, kiu situis en la tereno de la nuna monto San-qing. Tie la du gigantaj pitonoj ankoraŭ dronis en sia tiranado. Majstro Tai-qing, elpreninte sian kalabason, entiris en ĝin la flamon de la fajra pitono, kaj Avalokiteŝvaro, svingante la salikan branĉon, sorbis la akvon de la akva pitono en sian arĝentan botelon. La du impertinentaj gigantaj pitonoj ankoraŭ baraktis tien kaj reen, riskante sian vivon. Majstro Shang-qing, je la mansigno, transmovis du grandajn montpintojn kaj per ili subpremis la du bestaĉojn en la montaro ĉirkaŭ la montpinto Yujing. Timante, ke la du gigantaj pitonoj forkuros kaj revenos por fari refojan plagadon, la tri taoismaj majstroj ordonis al princino Surfo, ke ŝi garnizonu en la orienta flanko. Jen estas la deveno de la virina figuro de la hodiaŭa montpinto Feino tie staranta. Pro sia vundiĝo ĉe unu gambo, princo Baleno ne povis atingi tien, kaj ĝis nun li restadas en la loko nomata Yiyang. Kaŭze de la forta sopiro al sia kara edzino -- princino Surfo, li maljuniĝis en unu nokto. Jen estas la deveno de la kurbdorsa figuro de la nuna montpinto Oldulo.

Ankaŭ Avalokiteŝvaro lasis siajn du knabajn disĉiplojn por garnizonado ĉe la malsupra flanko de la du gigantaj pitonoj. Iliaj figuroj sin trovas sur la granda monto sude de la vilaĝo San-qing, kaj la monto estas nomata Avalokiteŝvara Pinto.

La ĉiela imperiestro Yuhuang dekrete ordonis Drako-reĝon de la Orienta Maro kaj Drako-reĝon de la Okcidenta Maro veni al la Ĉiela Palaco, kaj ĉeloke faris verdikton al ili kiel jene: Drako-reĝo de la Orienta Maro estas senkulpa. Sed Drako-reĝo de la Okcidenta Maro kovis fiintencon en la invito por la ŝakludo, kaj intrige artifikis dum la ludado, tiom pli li ellasis la du gigantajn pitonojn plagi la surterajn estaĵojn, tial, li devas redoni la Drako-reĝinon al ŝia edzo -- Drako-reĝo de la Orienta Maro, kaj akcepti la forkapigan punon antaŭ la publiko. Poste, la ĉiela imperiestro Yuhuang ekspedis la Nigran Drakon gardi la Okcidentan Maron, sekve la Okcidenta Maro alinomiĝis kiel la Nigra Maro.

Superregate de Feino kaj Knabaj Disĉiploj, la akva pitono ĉe la orienta flanko aspektis kviete, kaj ĝis nun ĝi ne kuraĝas tumulti. Tamen sen gvatado, la fajra pitono ĉe la okcidenta flanko atendis, ĝis kiam oni iom post iom forgesis la okazintaĵon post centoj da jaroj, kaj finfine forkuris. Informiĝinte pri tio, la ĉiela imperiestro Yuhuang refoje ordonis al la tri taoismaj majstroj, ke ili iru malsupren al la homa mondo por kapti ĝin. Sed la fajra pitono jam neniel troveblis. Timante, ke ankaŭ la akva pitono eventuale forfuĝos, oni konstruis ĉe la okcidenta flanko la grandan templon, kie kultataj estas la tri taoismaj majstroj kaj Avalokiteŝvaro. Jen estas la Templo San-qing. Oni nomas la tri taoismajn majstrojn la Avoj San-qing. Kaj la du montpintoj transmovitaj de unu el la tri majstroj Shang-qing, kune kun la originala montpinto Yujing, majeste staras sur la tereno de la nuna provinco Jiangxi en la suda landparto. Ili formis la monton San-qing.


1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto