Vizitu Forumon

Origino de monto San-qing

(GMT+08:00) 2012-05-24 19:18:15

La princino Surfo paŝo post paŝo sin puŝis antaŭen, kaj Drako-reĝo de la Okcidenta Maro iom post iom retiriĝis en malvenko. Ŝajnis, ke baldaŭ la malamiko entrudiĝos en la Drakan Palacon de la Okcidenta Maro. Ege maltrankviligate, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro kunvokis ĉiujn korteganojn civilajn kaj militaferajn, kaj kune kun ili diskutis pri taktiko kontraŭ la malamiko.

La konka militafera konsilisto prezentis al la Drako-reĝo raporton dirante:

"Via Drako-reĝa Moŝto, permesu al mi raporti, ke mi, via fidela subulo, volas rekomendi du pitonajn generalojn batali kontraŭ la malamiko. Ili estas nevenkeblaj militistoj, kiuj kapablas marŝi en akvo kaj fajro kaj lukti senlace."

Aŭdinte ties vortojn, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro manfrapis al si la kapon kaj diris: "Bona ideo! Kial mi forgesis ilin! Bonege, ordonu ilin tuj sturmi kontraŭ la malamiko!"

Ekspedante neniun soldaton aŭ generalon, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro sendis nur la du gigantajn pitonojn renkonti la alpremantan malamikon.

La du gigantaj pitonoj, akva kaj fajra, vere estis mirigaj: ĉiu el ili longas je centoj da metroj kaj dikas je kelkaj ĉirkaŭprenoj. La akva pitono lertas elŝprucigi torenton kaj la fajra pitono povas elbuŝigi flamon. Ĵus aperante sur la batalkampo, la du gigantaj pitonoj jam manifestis sian neordinaran forton: unu, elŝprucigante akvon, forinundis ĉion, kaj la alia, elbuŝigante flamon, forbruligis ĉion.

Princino Surfo kaj ŝia edzo princo Baleno faris la firman luktadon kontraŭ la du gigantaj pitonoj. Flamo ruĝigis la ĉielon kaj akvo marigis la teron. Tiam la armeo de la Orienta Maro, ne eltenante la furiozan atakon, komencis sin retiri iom post iom. Subite, la fajra bulo alruliĝis kaj brulvundis gambon de princo Baleno. Rimarkinte sian edzon vundita, princino Surfo ne volis daŭrigi la batalon kaj decidis retiriĝi. Je tiu momento, la du gigantaj pitonoj freneze persekutis ilin, rezulte la armeo de la Orienta Maro suferis la nekalkuleblan perdon.

Tiu ĉi kruela milito finfine skuis la ĉielan instancon, kaj la ĉiela imperiestro Yuhuang komisiis la feon Ora Stelo fari inspekton pri tio. Ĉe la Suda Ĉiela Pordo, la Ora Stelo ekrigardis malsupren al la tero, kaj forte surpriziĝis: Ho ve, terure! Sur la tero jen furiozas la arda fajro kun ĉielskrapanta flamo, jen torentas diluvo kovranta la kampojn. Fine, videblas nur kalvaj montoj sen ajna signo de la vivo. Li konstatis, ke tio estas kaŭzita de krimagoj de la du gigantaj pitonoj. Post sia enketado, la feo Ora Stelo revenis al la Ĉiela Palaco, kaj raportis al la ĉiela imperiestro Yuhuang:

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto