Vizitu Forumon

Origino de monto San-qing

(GMT+08:00) 2012-05-24 19:18:15

La unuan ludon malgajnis Drako-reĝo de la Okcidenta Maro. Li levis tason da vino enmanigitan de lia testuda ĉefministro kaj petis, ke Drako-reĝo de la Orienta Maro drinku la vinon, kaj la lasta pensis: "Kiom gravas tiu taso da vino por mi! Eĉ dek ĝis cent tasoj da vino ne sukcesos min ebriigi." Li do akceptis la tason kaj je unu gluto drinkis la vinon.

Neatendite, tuj post la engluto de la vino, li sentis sin kapturniĝe kaj vid-malklare, kaj ne povis sin orienti je direkto. Sekve, Drako-reĝo de la Orienta Maro perdis la ludon 2-an kaj la 3-an. Kio okazis? La fakto estis, ke la testuda ĉefministro de la Okcidenta Maro sekrete metis en la vinon ebriigan sukon memfaritan.

Svingante la dokumenton, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro diris: "Frato mia, kion vi faros?"

Ankoraŭ ebria, Drako-reĝo de la Orienta Maro respondis: "Reĝo neniam ŝercas! Tute laŭ vi, laŭ vi!"

La testuda ĉefministro de la Orienta Maro tamen sentis ion nenormala en la afero, sed sen atesto, ĝi ne povis kontraŭagi, krome, la dokumento estis stampita de lia Drako-reĝo mem. Netrovinte alian elirejon, ĝi decidis reveni al sia hejmo por plani la reagon.

Je la preteksto, ke Drako-reĝo de la Orienta Maro ebriiĝis kaj devas ripozi hejme, la testuda ĉefministro de la Orienta Maro intencis porti la Drako-reĝon hejmen. Tamen, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro insistis pri tio, ke li persone eskortu la amikon al la Orienta Maro kaj samtempe prenu tie la Drako-reĝinon.

Ĉiuj venis al la draka palaco de la Orienta Maro, kaj prezentis la dokumenton al Drako-reĝino. Ŝi ne volis akcepti tiun sorton, sed kion fari? – sur la dokumento vidiĝas la propra stampo de ŝia drako-reĝa edzo. Ŝi havis neniun elirejon krom obei. Fine, larmante ŝi forlasis sian hejmon, kaj estis portata al la Draka Palaco de la Okcidenta Maro.

La sekvan tagon, kiam vekiĝis Drako-reĝo de la Orienta Maro, li klare rememoris ĉion okazintan hieraŭ sur la zenito de la montpinto Yujing. Li trovis la okazintaĵon tre stranga kaj nekomprenebla: ordinare, eĉ vazo da vino ne povas lin ebriigi, se ne paroli pri nur unu taso da vino. Kial hieraŭ tio okazis? Certe estas io suspektinda. Ju pli li pensadis, des pli li konfuziĝis. Li laŭte vokis: "Venu!"

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto