Vizitu Forumon

Origino de monto San-qing

(GMT+08:00) 2012-05-24 19:18:15

La testuda ĉefministro diris: "Nekredeble! Via Drako-reĝa Moŝto havas fortunon egalan al la ĉielo, certe nenio povas vin damaĝi. Kio do malkomfortigas vin? Diru al mi, mi petas. Se mia kapablo povas atingi, mi certe faros ĉion eblan por vin kontentigi."

Drako-reĝo de la Okcidenta Maro ve-lamentis dirante: "Lasu, ĉar neniu kapablas por tio."

"Elparolu, mi petas. Eĉ la Okcidentan Ĉielon mi kuraĝas surgrimpi por vi!"

" Ne necesas grimpi sur la Okcidentan Ĉielon, sed sufiĉas nur eniri en la Orientan Maron! Ĉu vi kapablas porti Drako-reĝinon de la Orienta Maro al mi?"

"Ha! Nur por tiu afero. Tute ne malfacile." La testuda ĉefministro alpaŝis pli proksimen al la Drako-reĝo, kaj flustris ion al li, kies vizaĝo tuj radiis de la granda ĝojo. Li saltis el la lito, kaj revenis al sia trono por administri la drakan regnon.

Kelkajn tagojn poste, Drako-reĝo de la Orienta Maro ricevis inviton de Drako-reĝo de la Okcidenta Maro, ke li bonvole venu al la zenito de la montpinto Yujing por ŝakludo.

Estis la dato por la ŝakludo, kaj la du Drako-reĝoj, akompanate respektive de siaj testuda ĉefministro kaj salikoka eŭnuko, flugis en la nubo kaj nebulo sur la zeniton de la montpinto Yujing. Sur iu ebena roko, oni desegnis ŝaktabulon kaj metis sur ĝin ŝakpecojn. Tiam, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro haste diris: "Frato mia, se mi perdos la ludon, ĉiuj trezoroj el mia palaco apartenos al vi."

Aŭdinte liajn vortojn, Drako-reĝo de la Orienta Maro rikanis en si: "Ba! Vi, la konstanta venkito, aŭdacas eldiri tiel sensaciajn vortojn." Li senpripense tuj rediris: "Se mi malgajnos la ludon, do elektu el mia palaco kion ajn vi ŝatas."

Drako-reĝo de la Okcidenta Maro diris: "Mi elektos nur unu el via palaco – Drako-reĝinon."

Ne cerbumante pri la graveco de lia postulo, Drako-reĝo de la Orienta Maro ja esprimis konsenton: "Bone! Se mi perdos la ludon, do mi donos ŝin al vi! "

"Ĉu viaj vortoj estos validaj?" Drako-reĝo de la Okcidenta Maro senprokraste sekvis.

"Reĝo neniam ŝercas!"

"Bonege! Sed la parolo ne taŭgas servi kiel la atestilo. Ni subskribu tion por konfirmo." Tiumomente, la testuda ĉefministro de la Okcidenta Maro ordonis la salikokan eŭnukon prezenti la anticipe preparitajn skribilojn al la du Drako-reĝoj. Ambaŭ flankoj skribis siajn vortojn en la dokumenton, kaj respektive stampis ĝin. Post tio startis la ludado.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto