Vizitu Forumon

Origino de monto San-qing

(GMT+08:00) 2012-05-24 19:18:15

Aŭdinte la vokon, la testuda ĉefministro hastis en la drako-reĝan dormoĉambron. Surventre sin kuŝigante, ĝi salutis:

"Via Estimata Moŝto, ĉu pliboniĝis via farto?" Drako-reĝo flamiĝis de kolerego kriante:

"Pli-bo-niĝis? Kiamaniere!? Damninde!" Ne vidinte sian reĝinon, li demandis urĝe:

"Kie la reĝino?"

"Vi jam donis Ŝian Reĝinan Moŝton kiel predon al Drako-reĝo de la Okcidenta Maro."

"Kio?!" Drako-reĝo de la Orienta Maro eksplodis je indigno:

"Kial nur unu taso da vino povis min ebriigi? Ĉu vi tiamaniere plenumas vian devon por min gardi? Aŭskultu vi, sentaŭgulo: Se vi ne reprenos mian reĝinon, mi forhakos vian kapon!"

Tremante tutkorpe, la testuda ĉefministro respondis:

"Via Drako-reĝa Moŝto, vi jam subskribis la dokumenton, kiamaniere mi faru reprenon?"

"For la tiel nomata dokumento! Mi uzos la armitan forton! Mi kaptos la drakaĉon de la Okcidenta Maro, senhaŭtigos lin kaj eltiros lian tendenon por kvietigi mian indignon!"

Drako-reĝo de la Orienta Maro saltis el la lito kaj venis al la kancelario, kie li kune kun siaj korteganoj diskutis, kiamaniere ili faru punan ekspedicion al la Okcidenta Maro kaj reprernu la Drako-reĝinon.

Drako-reĝo de la Orienta Maro ordonis, ke la princino Surfo servu kiel avangardo de la ekspedicia armeo, kaj ŝia edzo – la princo Baleno, kiel vic-avangardo, kaj ili ambaŭ gvidu la tutan armeon de la Orienta Maro marŝi al la Okcidenta Maro.

Siaflanke, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro de longe jam faris preparadon por la milito. Ricevinte militan deklaracion de Drako-reĝo de la Orienta Maro, li tuj komandis siajn salikokajn soldatojn kaj krabajn generalojn renkonti la invadantojn, agitante torentajn marondojn.

La du drako-reĝaj armeoj renkontiĝis en la tereno de la gubernio Poyang, kaj ekbatalis inter si. La batalo estis tiel furioza, ke la montoj estis ebenigataj kaj eĉ kaviĝis kiel granda lago. Jen estas la deveno de la nuna lago Poyang, la dua granda lago de la lando.

Drako-reĝo de la Okcidenta Maro dispoziciis la drako-pordan falangon. Sed bedaŭrinde, la princino Surfo de la Orienta Maro ne povis deĉifri la falangon, sekve malvenkis. Perdinte plurajn generalojn kaj grandan nombron da soldatoj, ŝi devigite forfuĝis, apenaŭ gardante sian vivon. Profitante de tiu bona ŝanco, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro persekutis ŝin, mobilizante la akvon de la Okcidenta Maro.

Vidinte, ke la armeo de Drako-reĝo de la Okcidenta Maro baldaŭ entrudiĝos en la Orientan Maron, la princino Surfo ege maltrankviliĝis. Ŝi elprenis sian magian trezoron – la akvo-rezervan botelon, kaj per ĝi asimilis la akvon mobilizitan de Drako-reĝo de la Okcidenta Maro, kaj la lasta, kontraŭagante, rapide elbuŝigis sian mirindan armilon – la maro-regantan perlon, kaj ĝin fulme pafis al la magia botelo de la princino Surfo, rezulte la magia botelo disrompiĝis. Tio forte surprizis la princinon Surfo. Kion fari? Sen helpo de la magia botelo, ŝi ne povis pensi pri venko super la malamiko, samtempe ŝi ankaŭ hontis vizaĝi al sia drako-reĝa patro. Ŝi decidis sin turni al la Suda Maro, kie loĝas la potenca Avalokiteŝvaro. Veturante en la nubo kaj nebulo, ŝi flugis tien kaj petis de Avalokiteŝvaro ŝian arĝentan botelon. Per tiu forta armilo, la princino Surfo elĉerpis la akvon de la Okcidenta Maro, kaj sekigis sennombrajn salikokajn soldatojn kaj krabajn generalojn tieajn. Devigate de tio, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro retiris sian armeon. Tamen la princino Surfo refoje lanĉis atakon, gvidante sian reorganizitan armeon, kun la celo venĝi sian magian botelon kaj repreni Drako-reĝinon de la Orienta Maro.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto