Vizitu Forumon

Ĉambro de l' poetoj dum la 70-a Internacia Junulara Kongreso

(GMT+08:00) 2014-10-22 18:11:50     Redaktoro:Ĝoja
Poezio estas muziko de animo. Ĝi estas torento el sentoj, brizo el pensoj, granda sekreto kaj krio samtempe. Ĝi estas mirindaĵo!…

Dum la antaŭlasta vespero de la IJK en Fortalezo esperantistoj havis tiun belegan eblecon fordroni en la magian etoson el sentoj, vortoj, pensoj kaj admira silento. La 23-an de julio por ĉiuj partorenantoj de la kongreso malfermis sian pordon "Ĉambro de l' poetoj".

Tamen ĝi ne estis vera ĉambro en la rekta senco de la vorto. Esperantistoj kolektiĝis en la gufujo sub longbranĉaj kronoj de sudaj arboj. Eble tiu estas la plej komforta ejo por poetoj - subĉiela, senmura, tute libera por kapti kreajn pensojn. "Poeto mem estas la ĉambro", – trafe diris Fernando Maia, el Brazilo, prezidanto de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) kaj unu el la ĉefkunordigantoj de la IJK.

La "Ĉambro"-n povis partopreni ĉiu esperantisto per deklamo de siaj originalaj poemoj en Esperanto aŭ de tiuj en nacia lingvo. La etoson varmigis kaj romantikigis suda stela nokto kaj aroma ĉina teo, kies delikate amara gusto ne lasis tamen la homojn forgesi, ke ie ekstere, sed pretere de la "ĉambro", la realeco ĉiutaga ilin gvatis. La teon arte infuzis en la kongresa gufujo nia ĉarma amikino Ĝoja, el Ĉinio.

Mallaŭte bruis akvo en la bolkruĉo, milde brilis la luno, flustris vento inter arboj, tie kaj tie ludis sovaĝaj katidoj kaj silente, kvazaŭ pardonpetante pro apero sen invito, flugadis vespertoj en la nokto.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto