|
|
||
La "Ĉambron de l' poetoj" al la organizanta teamo de la IJK proponis Olga Ŝilajeva. Ne nur per tiu propono ŝi riĉigis la kongreson, sed ankaŭ per siaj poeziaĵoj, sentoplenaj, korecaj. Inter kelkaj ŝi kundividis al la homoj la jenan:
Malgranda urbo. Vintro. Neĝo.
Malhela lumo kaj silent'.
Skribilo kuŝas, pensoj serĉas
Konvenan rimon. Sed moment'
Decidas ĉion. Kaj libere
Linioj kuras laŭ kajer'.
Foriĝis baroj, koro vere
Pleniĝis je inspir' kaj lert'.
Ne vane amikec' ekzistas,
Ne vane brilas verda stel'.
En mondon ni, esperantistoj,
Alportas kredon kun esper'.
Ĉu gravas ĝusta fina venko?
Ĉu niaj vivoj tristas nun?
Ni sidas en la sama benko,
Varmigas nin la sama sun'…
– De Olga Ŝilajeva
Falis ja ĉiuj lingvaj baroj. En la sinsekva versofluado de la "Ĉambro" aŭskultis pli animo ol cerbo:
O meum cor,
noli pulsare intranquile
E pectore meo nunc
noli assilire
Iam me ipsum
tenere non possum faciliter
O meum cor, O meum cor
Post valde longum laborem
Vicerone definite hora
Sufficit! Es tranquilum pugnantia
O meum cor, O meum cor.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |