Vizitu Forumon

Ĉambro de l' poetoj dum la 70-a Internacia Junulara Kongreso

(GMT+08:00) 2014-10-22 18:11:50     Redaktoro:Ĝoja

Kie?

Ĉu sub la pluvo aŭ sub ombrelo?

Ĉu esti tuto aŭ nura ero?

Ĉu kandelabro aŭ lamp' elektra?

Ĉu praktikeco aŭ pomp' aspekta?

Ĉu cedi aŭ, pro memam', rezisti?

Ĉu malaperi aŭ plu ekzisti?

Ĉu malfortecon kompreni? Ĉu?

Ĉu forte premi vin kontraŭ mur'?

Ĉu humileco? Ĉu fiereco?

Ĉu, inter ili, la justa eco?

Ĉu la fikcio aŭ la realo?

Ĉu sole? Ĉu ambigua paro?

Ĉu kun persisto aŭ kun rezigno?

Ho, kie? Kie troviĝas digno?

Ĉu la acida sincer' aŭ falso?

Ĉu plu la Tero aŭ eble Marso?

Ĉu evoluo aŭ malprogreso?

Ĉu ili ĉiuj en sama verso?

                                     – De Paulo Silas

 
(Paulo Silas prezentis siajn versojn)

Per pluraj el siaj poemoj riĉigis la vesperon Paulo Silas, ankaŭ el Brazilo, sen kies partopreno la ĉambro estus certe sensala. Paulo prezentis siajn versojn en Esperanto kaj eĉ deklamis unu specialan, kiun li verkis dum la IJK – kaj kiu ja malfermis la "Ĉambro"-n post la alvoko de Fernando:

IJK invitas al la Ĉambro de l' poetoj

Kun realismo de 70-jaraĝa junulo,

Por montri, ke aprezas mi la sobran maturon,

Malnovajn mantrojn, kun lerteco, flanken mi kaŝos,

Promes' patosa la sukceson mian ne taksos.

Mi estu la klopodo homojn malsamdevenajn,

En eta rekonstruo de babelo blafesma,

Kunligi iel en plezurodona renkonto,

Socikonvenci-streĉa poeteco-elmontro.

Mi estu dudek kvin [ĉu ses?] [ĉu sep?] naciecoj

Distribuataj laŭ [elektu!] flaga verdspeco:

Brazil', Uson', Brazil', Rusi', Brazil', Germani';

Kaj Kub', Brazil', Okcitani', Ĉini', Kolombi';

Brazil' kaj Hungari', Brazil', Meksik', Pakistan';

Brazil', Polland', Brazil'. Brazil'! Kaj krokodili'.

Ĉu vi imagas, ke, eĉ post sep mortoj kaj malgraŭ

Ke estas la pasio en kateno, ankoraŭ

Mi volos diri dankon, se vi estos ĉe ni.

Mi, fine, vin avertas pacamante konkordi.

Mistermaskita io ĝojon havus alporti,

De kiuj ne ĉeestus Ĉambron de la Poetoj,

Al volapuka klubo verdajn kapojn sur pletoj.

                                        – De Paulo Silas

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto