|
|
||
Ĉiun deklamadon sekvis ravita kaj dankema longa aplaŭdo de aŭskultantoj. En la aero ŝvebis penso, ke oni ne povas kompreni tuj la plenan sencon, kiun aŭtoro enmetis en versaĵon. Pro tio oni emis pli kaj pli reaŭskulti la deklamaĵojn por malkovri ĉiufoje ion novan, kaŝitan... Kia bela estis tiu esperantista nokto!
Post la originalaj poemoj en Esperanto venis tempo de naciaj versaĵoj. La partoprenantoj legis siajn originalaĵojn aŭ plej ŝatatajn verkojn en la naciaj lingvoj: portugala, okcitana, hispana, angla (cxu per usona, cxu per brita akĉento), germana, rusa, pola, latina ktp.
Ankaŭ kanzono estas poemo. Ĵuliana Evandro, el Brazilo, belvoĉe kantis en la "Ĉambro":
Nia espero
Ĉu vi memoras, kiam mi petis, ke vi havu pli da pacienco
Kaj post kelkaj tagoj mi ne plu forgesis simple preni vian man'
Promeni flanke al mar' ne resanigas ĉiujn niajn vundojn, sed...
La vento sur vizaĝ' nin memorigas,
Ke supreniras la sun'
Ke supreniras la sun'
La tempo tre rapidas ĉiam, kiam oni provadas survoje novan cel'
La vivo senordiĝas, sed ankoraŭ mia koro ne perdas la esper'
Mi rigardas sunan lum', kiu forpelas mian tutan solec'
Kaj serĉas en via brakum' iom da paco
Ĝis ekaperas ridet'
Ĝis ekaperas ridet'
Ĉio enordas kie l' animo ripozas
Ĉio sencas
Ĉio enordas kie animo ripozas
Ĉio sencas
Nun
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |