Vizitu Forumon

Ĉambro de l' poetoj dum la 70-a Internacia Junulara Kongreso

(GMT+08:00) 2014-10-22 18:11:50     Redaktoro:Ĝoja

Frumatene, jam la 24-an de julio, esperantistoj kune verkis lastan poemon memore al la "Ĉambro de l' poetoj" kaj al la 70-a IJK:

Ĉambro de l' poetoj

Sub stela tegmento, ni kunsidis

sen limo, sen baroj,

rigardante al suda sablo.

Lingvoj kaj langoj enmiksiĝis kaose kaj kreive.

Teo venis kaj iris

kaj poste revenis.

La vento blovis

kaj poste mortis,

amike kaj samideane.

Tiom da signifoj kaj sentoj kaj kantoj.

La folioj ne falas.

Estas ni, kiuj faligas ilin.

                                            – De la partoprenantoj de la 70-a IJK

Jes, vere malaperis ĉiuj limoj kaj baroj: animo aŭskultis animon kaj... aŭdis. Aŭdis la plej profundajn dolorojn, la plej kaŝitajn, neniam antaŭe diritajn vortojn, la plej fortajn dezirojn. En la "Ĉambro" homo fariĝis homo – ne studento, ne profesoro, ne inĝeniero, ne tradukisto, sed Homo! Homo, kiu scipovas kunsenti, plori, ĝoji, esti feliĉa, ami kaj esti amata. Homo, kiu scias, ke ĉiuj aliaj havas la samajn revojn kaj sentas la samon - ne gravas lando, lingvo, religio kaj aliaj fizikaj cirkonstancoj.

Koran dankon al ĉiuj partoprenantoj, kiuj helpis krei neforgeseblan etoson de la subĉiela ĉambro! Dankon al la organizteamo de la IJK, kiu akceptis ideon kaj faris ĉion por ke la "Ĉambro" restu unu el la plej kortuŝaj rememoroj por multaj kongresanoj. Dankon al Fortalezo, kiu iĝis nia kongresa hejmo. Dankon al Esperanto!

F. Ĝ. Ĵ O. P.

Notoj:

Post la frumateno, kvazaŭ kune kun la ĵus travivita vespero, mistere malaperis la papero, sur kiun oni notis la tuje kunverkita poemo. Tiujn versojn eblis prezenti danke al la sonregistrado farita de Ĝoja por artikolo de la Ĉina Radio Internacia. Originale estis verso, kiu omaĝis la katojn de Fortalezo, energie proponita de Romualda Jeziorowska, el Pollando. Sed eĉ en la sonregistro la verso ne aŭskulteblas. Kvazaŭ la kapriolaj katoj, tiu verso volis mem resti liberiĝinta el la litera kateno, por daŭre vivi en nia memoro nur kiel bela imago.


1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto