Vizitu Forumon

Ĉambro de l' poetoj dum la 70-a Internacia Junulara Kongreso

(GMT+08:00) 2014-10-22 18:11:50     Redaktoro:Ĝoja

– Amikoj!

Kiom gravas koro

Plena de varmega sango

Se neniom da spirito

De iu vera amo?

Jen tiel per elkora deklama alvoko komencis la vesperon Fernando Maia. Interalie Fernando versumis kaj en la internacia lingvo kaj en la portugala:

A serra, o mar, a cidade

Ah, se eu fosse a serra...

...se eu fosse a serra!

Perdido nos paredões

nos ecos contagiantes

dos cantos primordiais

– sileciosos –

dos ventos verdejantes.

Se eu fosse o mar...

...se eu fosse o mar!

Entregue à leveza da espuma

das ondas murmurantes

e participante dessa imponência

– ancestral –

sob o frescor das brisas.

Mas sou cidade.

De medos concretos

e becos e vias inexatas.

Só me cabe a demolição.

A reconstrução será

– dolorosa –

nova chance, nova vida.

 

 La monto, la maro, la urbo

Ho, se mi estus monto...

...se mi estus monto!

Perdita antaŭ rokegoj

meze de l' entuziasmaj tentoj

de la unuatempaj kantoj

– silentaj –

de la verdoplenaj ventoj.

Se mi estus maro...

...se mi estus maro!

Kuŝejo de l' impona tempo,

sojlo de la ondobruoj,

kiel ŝaŭmoj trankvile leĝera

– dormanta –

Sub la freŝfluo de la brizoj.

Sed mi estas urbo.

De timoj konkretaj

kaj vojoj abstraktaj.

Al mi utilas nur detruo.

La rekonstruo estos

– dolora –

nova ŝanco, nova vivo.

                                – De Fernando Maia

Atentemaj aŭskultantoj rimarkis en la manoj de la poeto belan artefaritan notlibreton. "Pli belan libron por konservi animajn pensojn mi vidis neniam. Mi eĉ havas strangan senton, ke mi ne rajtas tuŝi tiun intiman trezoron de poeto. Dankon, Fernando!" – duonvoĉe diris Olga Ŝilajeva, el Rusio, foliumante en aprezo la libreton.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto