Vizitu Forumon
• Ili plenumas volontulan promeson per siaj agoj
En la centro centoj da volontuloj liveras pere de telefono interpretan servadon en la lingvoj, angla, franca, araba kaj aliaj sume dekoj da lingvoj al sportistoj, trejnistoj, oficistoj kaj turistoj el diversaj landoj. Sinjoro Liu Qing ja estas unu el la volontuloj de la japan-lingva servado. Nia raportisto iam lin akompanis por sperti la laboron de la volontula interpretisto.
• Olimpika velado sukcese finiĝis en Qingdao(foto)
Posttagmeze de la 21-a de aŭgusto en la urbo Qingdao kadre de la olimpika velado okazis la lastaj du finaloj. En la pasintaj du semajnoj diverslandaj sportistoj intense konkuris en 11 konkursobjektoj kaj bone interpretis per brila atingo la olimpikan "pli alta, pli rapida, pli forta".
• Paralimpikoj, brilaj kiel la someraj Olimpikoj
Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, ĵus fermiĝis la 29-aj someraj Olimpikoj, baldaŭ solene inaŭguriĝos la 13-aj someraj Paralimpikoj. La Pekinaj Paralimpikoj okazos de la 6-a ĝis la 17-a de septembro. La 24-an de aŭgusto, en Pekino, oficisto el la Pekina Olimpika Organiza Komitato diris, ke iras glate la preparado por la Pekinaj Paralimpikoj, Ĉinio klopodos por garantii, ke la Paralimpikoj estu brilaj same kiel la Olimpikoj.
• Personoj el monda sporta rondo admiras Pekinajn Olimpikojn
Bernard Laporte, franca ŝtata sekretario pri la sano, junularo kaj sporto, ĉeestis al la olimpikoj, akompanante la francan delegacion. Akceptante intervjuon de ĵurnalistoj en la pariza flughaveno Charles De Gaulle, li alte taksis la Pekinajn Olimpikojn. Li diris, ke organizado de la olimpikoj estas vere elstara, kaj Pekino gajnis grandan sukceson.
• 1-a monda sportkunveno de mensaj ludoj en Pekino
La unua monda sportkunveno de mensaj ludoj estas iniciatita de la Internacia Asocio de Mensaj Ludoj
• Monda Endoma Ĉampionado de IAAF
Antaŭ nelonge en la Monda Endoma Ĉampionado de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj la ĉina teamo gajnis unu oran kaj unu kupran medalojn.
• Velŝipa konkurso vekis atenton de ĉinoj
Februare en la olimpika velŝipa bazo de la urbo Qingdao kolektiĝis kelkmil loĝantoj por saluti 10 velŝipojn, partoprenantajn en la ĉirkaŭmonda velŝipa konkurso Clipper.
• Mondpokala Plonĝkonkurso en Akva Kubo
La 19-an de februaro en la nacia naĝcentro Akva Kubo inaŭguriĝis la Mondpokala Plonĝkonkurso Bonŝanca Pekino
• Hu Jintao proklamis starton de stafetado de olimpika torĉo
La 31-an de marto sur Tian'anmen-placo okazis la ceremonio por bonvenigi la olimpikan torĉon kaj startigi la stafetadon.
• Unuafoje prezentiĝis uniformoj
Uniformoj por la olimpikoj kaj paralimpikoj prezentiĝas kun desegno de bonaŭspiciaj nuboj. La ruĝaj estas por laborantoj, bluaj por volontuloj kaj grizaj por teknikaj oficistoj.
prev 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 next
SearchYYMMDD  
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto