Vizitu Forumon

Grandvida Parko en la tago de la metamorfozoj

(GMT+08:00) 2015-06-29 09:05:11

En Kunming ĵus finiĝis la Ekspozicio pri la komerco kun Suda Azio. La aro da pavilonoj, kiu de supre aperas kiel pavo kun glore malfermita vosto, dumnokte ne estas plu lumigita per ŝanĝantaj koloroj. Familioj kun sakegoj da koreaj vindotukoj, usonaj solveblaj cerealoj, kaj malezia blanka kafo ne plu amasiĝas sur la eosta ŝoseo ĉirkaŭ la lago serĉante bus-haltejojn. Sed multaj vendistoj fakte restis en Kunming por daŭre partopreni en pli malgrandaj merkatoj. Semajno de tailandaj varoj estis ekzemple organizita ĉe la enirejo de Daguan Gongyuan (大观公园). Tio estas laŭideograme Grandvida(kunsence "spektakla")Parko ĉe la norda pinto de la lago Dianchi, fama por la plej longa poezia distiko en ĉina literaturo kiu ornamas la fasadon de la centra turo, laŭdante la historion kaj la belecon de Kunming laŭ poeto de la Qing-dinastio(1636—1912). De tie eĉ eblas enŝipiĝi en boaton por ĉirkaŭnavigi la tutan konektitan lagon. Familio de ĉinaj geamikoj invitis min viziti tiun ĉi parkon last-semajnfine, profitante de la libertempo pro la Drakboata Festo.


1 2 3 4 5 6 7
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto