Vizitu Forumon

Grandvida Parko en la tago de la metamorfozoj

(GMT+08:00) 2015-06-29 09:05:11

Metamorfozoj en mondaj mitoj

Estas interese ke multe da tiuj historioj de metamorfozoj en ĉina kulturo koncernas inojn. La plej fama estas tiu de la blanka serpentino kiu edziniĝis al senkonscia viro. Por pruvi al la edzo lian danĝeron Daoista saĝulo donis al li la flavan vinon xionghuangjiu (雄黄酒), kies arsenika enhavo kaj senkompata yin (luna, negativa) povo ne permesis al la serpentino pluteni sian virinan aspekton. La devotemo kun kiu ŝi danĝere kuris al alta montaro por trovi medicinan herbon kiu povus savi la ŝokitan edzon ne sufiĉis. La resaniĝanta kaj maldankema viro ne plu volis ŝin. Kompreneble tiaj historioj de ina metamorfozo ankaŭ trovis sian vojon al Japanio. La mezepoka Ugetsu monogatari (Rakontoj de pluvo kaj luno) havas bonan ekzemplon de ili, kiun la granda japana reĝisoro Mizoguchi Kenji (1898~1956) adaptis en unu el la ĉefverkoj de la granda ekrano. La flava vino kiu malfermis la virajn okulojn estas ankoraŭ nun parto de la Drakboata Festo, por sin protekti kontraŭ la ekscesaj deziroj de la teraj spiritoj.

Verkante pri greka mitologio, la fama brita klasika lingvistino Jane Harrison (1850-1928) formulis tre povan hipotezon. Fakte ŝi argumentis ke la olimpaj dioj povis esti vidataj kiel la esprimo de patriarkaj, konkerantaj forcoj kiuj kraŝigis la plej antikvajn matriarkajn kultojn ligitajn al la tero, kiuj estis ofte simboligitaj pere de drakoj aŭ serpentoj. Ekzemple la diino Artemiso, kiu en sia antikva formo konservata en la Turka urbo Efezo estis tute kovrita je mamoj kiel patrina diino, iĝis poste virgulino kiu humiligis alian inkarniĝon de dia patrina, Niobo, mortigante ŝiajn dekkvar gefilojn. La danĝera patrino de la bestoj kaj de iliaj metamorfozoj, ĉiam kreanta kaj detruanta ilin, iĝis simpla ĉasistino. Ŝia pli malforta sekspartnero, Apolono, iĝis ŝia ĝemelo kaj, laŭ Friedrich Nietzsche, la plej klera ekzemplo de olimpe luma racieco. Similaj ekzemploj abundas en greka mitologio, do nur unu pli sufiĉos. La vakera giganto Argo, ligita al la tero kaj al bovin-forma antikva diino, estis mortigita de la olimpa dio Hermeso. Liaj cent okuloj, laŭ la latina poeto Ovidio, iĝis la okuloj de la pava vosto.

1 2 3 4 5 6 7
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto