Vizitu Forumon

Grandvida Parko en la tago de la metamorfozoj

(GMT+08:00) 2015-06-29 09:05:11

Drakboata Festo

Kvankam Dianchi estas unu el la plej grandaj lagoj de Ĉinio, laŭ mia scio kutime ne estas boat-konkursoj por celebri la Drakboatan Feston. Ion similan ekzistas en Dali, alia fama laga urbeto en Yunnan, sed en alia sezono kaj ĉefe por bonvenigi la sopiritan komencon de la fiŝkapta periodo. En tuta Ĉinio la festo de Duanwu (Drakboata Festo), kiu ĉiam okazas je la kvina tago de la kvina monato lunkalendare, nun rememoras la sinoferon de fama poeto de la epoko de la Militantaj Regnoj ( 475-211 a.K.), kiu sin dronigis por priplori la invadon en sian regnon fare de iama aliancito. Laŭ tiu kortuŝa historio, la bruo de la drakboataj remiloj sur la akvo origine klopodis fuĝigi la fiŝojn kaj la riz-dolĉajoj envolvitaj en bananfolioj celis satigi ilin, por ke ili ne tuŝu la korpon de la poeto. Ankaŭ en Kunming la dolĉaĵoj zongzi povas enhavi viandon aŭ hakitetajn daktilojn kaj, forpreninte ilin el la banana tegilo, ofte oni frotas ilin en mielo aŭ sukero. Kioskoj kaj restoracioj specife pretigas ilin por la okazo, kaj variacioj de la origina formulo plenigas superbazarajn bretarojn. Do ankaŭ nia vizito al la Grandvida Parko last-semajnfine komenciĝis per bongusta zongzi-a matenmanĝo.

La historio de la droninta poeto Qu Yuan(342—278 a.K.) certe montras la amon por kulturo kiu estas ankoraŭ tiel granda parto de la ĉina nacia sento. Oni eĉ diras ke la disvastigo de tiu tradicio estis krome subtenita de konfuceaj administrantoj por favori la naskon de tutlanda patriota sentimento. Certas tamen ke loke la drakboata festo sin supermetis al mirado da iam ekzistintaj tradicioj kunligitaj al la kultivado de la tero, al la somera solstico kaj eĉ al la kulto de la drako kiel pozitiva portanto de akvo kaj pluvo. Multe da tiuj antikvaj ritoj konsideris Duanwu kiel la tago de metamorfozoj. Fakte tagmeze la yang (suna, pozitiva) energio iĝas tiel forta ke la balanco de la naturo malordiĝas. Tiam bestoj aŭ eĉ objektoj povas alpreni nekutimajn formojn. Vulpoj kaj serpentoj iluzie ŝajnas la plej allogaj homoj . Kun la komenco de la pluvsezono ĉio malpura kaj danĝera supreniras de la malseka tero kaj energie trompadas niajn naivajn okulojn. Insektoj svarmas kaj retvualoj ne plu sufiĉas por bloki kulojn. Mortintaj spiritoj revenas. La humideco sekrete putrigas vestaĵojn, se ili ne estas zorge lavataj kaj etendataj sub la suno. Infanoj ricevas novajn vestojn por protekti sin kontraŭ tiu nekontrolebla kaj malbonaŭgura ŝanĝemo de la naturo.


1 2 3 4 5 6 7
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto