Vizitu Forumon

Grandvida Parko en la tago de la metamorfozoj

(GMT+08:00) 2015-06-29 09:05:11

Yang Liping : pava danco kaj pova kanzono

En tiu senco, certe ne estas surprizo ke la plej pova homo en nuntempa Yunnan-a kulturo estas virino, kiu kapablis traduki por ĉina kaj internacia publiko la tradician saĝecon kaj artemon de nacimalplimultaj kulturoj. La dancistino kaj koreografino Yang Liping estas verŝajne ankoraŭ ne konata kiel ŝi meritus en Eŭropo kaj Usono, malgraŭ ŝia spektakla rondiro tie en 2005. Sed ŝia mirinda kaj gracio-plena pava danco, kiun ŝi adoptis de la Dai-etno en Yunnan, famigis ŝin en la tuta Azio. Antaŭ kelkaj monatoj en Tokio ŝi dancis por la lasta fojo antaŭ plenplena teatro, por sin dediĉi poste nur al koreografiado. Tiu malalta kaj svelta virino, kiu onidire forprenigis du ripojn por perfektigi sian arton, kapablas kunmeti en sia pava danco ĉarmon kaj kontrolitan, laciĝegan energion. Ŝiaj longegaj ungoj servis al ŝi por formi la pavan bekon kaj vivigi en la okuloj de la publiko la delikatajn tremblojn de la pavaj plumoj. Sed ankaŭ dumripoze ili donas al ŝi majestan kaj potence sovaĝan sencon. Ŝi sendube estas forta virino kiu, kun granda dediĉemo kaj talento, kapablis konstrui pontojn inter la diversaj nacimalplimultoj de Yunnan por eltiri el ilia kunlaboro la plej esencajn sonojn kaj movojn, kune kun la plej movigaj signifoj rekte derivataj el ilia tradicio. Ŝia metamorfozo en pavo portis la Yunnan-an kulturon al la mondo.

Kiam en Kunming estis la IFEF kongreso, Yang Liping venis al la Profesia Artkolegio por spekti korusan spektaklon pri la kreaj mitoj kaj la ĉiutaga bonkora gastemeco de la Yunnan-aj nacimalplimultoj. Ĉiuj kantoj estis tradukitaj en Esperanton. Inter ili estis la kanzono Virinoj en altebenaĵo, kiu Yang Liping mem mirinde koreografis por sia spektaklo Yunnan-aj impresoj, eltirante el ĉiutaga pena laboro eksplodon de kosma energio. Tiuj estas ĝiaj unuaj vortoj:

"Ĉu la suno povas ripozi? Jes.

Ĉu la luno povas ripozi? Jes.

Ĉu la virinoj povas ripozi? Absolute ne!

Se la virinoj ripozus, do la fajrejo estingiĝus."

Se en la mondo ne estus virinoj, herboj ne kreskus, viroj malsaniĝus kaj nenio troviĝus. Se oni volas pruvon ke virinoj estas unu el la plej gravaj kosmaj fortoj kaj la vera, pozitiva koro de la malnova metamorfoza festo en Yunnan, oni ne devas serĉi pli malproksime.

Alessandra Madella


1 2 3 4 5 6 7
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto