Vizitu Forumon

Grandvida Parko en la tago de la metamorfozoj

(GMT+08:00) 2015-06-29 09:05:11

Grandvida Parko

La parko malfermiĝas je la sepa matene, kaj jam je la oka vizitantoj svarmas. Grupoj da babilemaj maljunuloj kaj familioj plej multas. La parko mem estas dividita en du partojn je pli malpli sama grandeco. En la unua, palacoj de la Qing-dinastio estas envolvitaj en scenejo de pontoj kaj lagetoj. Laŭ ĉina klasika ĝardena arkitekturo, okuloj jam prunteprenas ĉiam venontajn pejzaĝojn je la fundo, eĉ dum ili rigardas tute proksimajn lotusojn. Jam preterpasitaj pavilonoj denove surprize revenas en alia etoso, ritmante la parkon kiel temaj frazoj en romantika muziko. Subite palacoj reaperas plej klare malantaŭ lageto, kaj iliaj linioj formas harmonian tuton kiun proksimeco ne tuj kaptigis. En tiu ĉi sezono flavaj kaj rozkoloraj lotus-floroj parolas pri budhismaj virtoj, kiel simpleco de vivo kaj koro kaj malestimo por riĉemo. Sed en aliaj sezonoj aliaj floroj ilin anstataŭas, kun alia morala signifo kaj novaj koloroj.

La dua parto de la parko estas por infanoj. Grandega amuz-rado signalas ĝian centran celon. La vendistinoj en la kioskoj plenigas paper-bovlojn da pikloj aŭ fruktosaladoj kun la kapoj ornamitaj je florkronoj, kiujn gepatroj povas aĉeti por siaj infanetinoj. Aliaj vendistoj zorge fabrikadas buntajn sukerŝpinaĵojn, kiuj malfermiĝas kiel rozpetaloj kaj similas al ĉielarkaj floroj. Por iu ne konata kialo, sukerŝpinaĵo estas vorto kiun multe da ĉinoj konas en la angla. Mi rimarkis ke eĉ homoj kiuj hontas babili scias ke ĝi nomiĝas "cotton sugar." Inter la ĉevalaj karuseloj, la ondaj fervojetoj kaj la 7-dimensiaj kinejoj estas saltejo kie multege da bone ligitaj infanoj saltegas sub la okuloj de la gepatroj. La proprietulo fiere kriadis per laŭtparolilo ke la kaŭĉuka fono de sia ekipaĵo povis subteni iun ajn saltemulon, ĝis 70 kilogramoj. Sed mi pensas ke kutime nur geinfanoj aŭdacas.

Tiuj ĉi saltejoj nun estas tre popularaj en Ĉinio kaj ofte videblas en aliaj amuz-parkoj en Kunming. Tamen ĉi tie mi unuafoje vidis gruojn. Geknaboj povas sidiĝi unu flanke de la alia sur sufiĉe grandajn flavajn fosmaŝinojn kaj movi levilojn por fosi sablon je sia kor-kontento. La proprietulino staras tute proksime kun balailo por doni konsilojn pri pli efika funkciigo, babiladi kun la gepatroj aŭ la onklinoj, kaj pretigi la fosejon por la venontaj gastoj. En konstru-plena Ĉinio tio ŝajnas tre interesa ludilo por prepari sin al la ĉiutaga spektaklo de la vera vivo. Dividas tiujn du tiel malsamajn animojn de la Grandvida Parko—la pasinteca kaj la infana— strio da floroj kaj modernaj skulptaĵoj laŭborde de la lago Dianchi. La plenkreskuloj povas admiri ilin ekaperi tra la bananarboj kaj trankvile trovi bonajn lokojn por fotadi, dum la infanoj preferas kaŝiĝi malantaŭ floraj boatoj aŭ tiri la nazon al kopioj de skulptaĵoj de la Insulo de Pasko. En aliaj vortoj, ĝi estas "tero de neniu" kiu pretigas la koron por la venonta aventuro, en iu ajn senco oni laŭiras la vojon.

En tiu zono, la floroj kiuj plej multe kaptis la atenton de mia ĉina amikino estis ĉarme viol-koloraj verbenoj. Kiel ŝi klarigis al mi, ili iĝis tre famkonataj de ĉinaj gejunuloj dank' al usona televid-serio La vampiraj taglibroj. Onidire, regule trinki verbenan teon estas tre efika protektilo kontraŭ sangosuĉemuloj. Certe la rumana legendo de Drakulo kaj ĝiaj okcidentaj relegoj multe influis sur la nuntempa reprezentado de ĉinaj jiangshi (僵尸), ekvekintaj kadavroj kiuj forsuĉas vivantan energion kaj kiuj estas ofte pentritaj kun vestaĵoj de la Qing-dinastio, kiel putranta pasinteco el kiu la nova Ĉinio devenis. Sed la ĉina amo por usonaj vampiraj filmoj aŭ televid-serioj kiel Krepusko havas precipe romantikajn kialojn. Tiuj belaj kaj blankaj vampiroj fakte amas por ĉiam, malgraŭ distanco kaj malfacilaĵoj. Vampiroj do iĝas preskaŭ modernaj reenkarniĝoj de la teksistino kaj de la vakero, la eternaj geamantoj de la Laktovojo kiuj renkontiĝas nur unu foje pojare trans la stela ponto, kaj kiuj ankaŭ en la najbara Japanio inspiris la julian feston Tanabata.

1 2 3 4 5 6 7
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto