Vizitu Forumon

Grandvida Parko en la tago de la metamorfozoj

(GMT+08:00) 2015-06-29 09:05:11

Matriarkeco en Yunnan

Kompreneble estas malfacile altrudi la intuiciojn de genia brita mitologistino (certe influencita de la nur iom antaŭaj biologiaj teorioj de Charles Darwin) al tute malsama kulturo kiel la ĉina. Ankaŭ tute ne certas ke la absoluta matriarkeco kiun Harrison imagis iam efektive ekzistis en Grekio. Sed certe allogas rimarki ke tia ne kompleta adopto de la plej nova versio de la Drakboata Festo en Yunnan okazas en regiono kiu estis iom je la marĝenoj de konfucea kontrolo dum longa parto de la ĉina historio kaj kiu estas ankoraŭ plejparte terkultura. Ĝi certe ne signifas malpli da amo por poetoj aŭ bona poezio, aŭ manko de boatema talento. Male, ĝi eble montras la emon rememori ankaŭ malnovajn, pli kaŝitajn sencojn de tiu ĉi festo kiuj donis pli gravan rolon al virinoj en kamparana vivo. Estas bone konate ke ekzemploj de matriarkeco ankoraŭ ekzistas ĉe la Naxi-etno en Yunnan-a Lijiang, kie nur virinoj heredas kaj maljunaj saĝulinoj juĝas disputojn. Nur patrinoj zorgas pri la edukado de infanoj, kaj patroj sin limigas viziti kelkfoje la domon kiel "onkloj." Eĉ la Naxi-a lingvo—kiu onidire kreis la solan ankoraŭ uzatan hieroglifan lingvon—enpovigas virinojn, donante al la "ina" signo la valoron de granda, kaj male al la vira. Ŝtoneto estas vira, ŝtonego virina.

1 2 3 4 5 6 7
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto