v Praktiku koncepton pri scienca evoluigo kaj zorgu pri popola vivo La regula jara sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj tiu de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco sinsekve fermiĝis en Pekino. El la ĉijaraj du sesioj, oni povas vidi, ke la ŝtato-administra penso de la ĉi-sesia registaro laŭ la koncepto de scienca evoluigo havas novan progreson, kaj la decido pri opono kontraŭ la agaĉo de secesiistoj intencantaj sendependigi Taiwan fariĝis ankoraŭ pli firma, samtempe kun tio, pluapaŝe manifestiĝis la trajto de la sesioj en zorgado pri la popola vivo.
|