La 9-an de marto, vicministro de ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj Li Liguo diris en Pekino, ke jam amplekse komenciĝis rekonstruado en neĝokatastrofejo en suda parto de Ĉinio.
En gazetara konferenco de 11-a Ĉina Tutlanda Popola Kongreso, Li Liguo konigis, ke ĉina centra financo jam aranĝis pli ol 1,1 miliardojn da juanoj de renminbi por helpi la rekonstruadon de la neĝokatastrofejo. Cetere la koncernaj departementoj de la registaroj de ĉiuj lokoj translokigis la provizorajn loĝejojn de la suferintoj kaj donis al ili manĝaĵan subvencion. |