china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia socio plue liveras helpon al Ĉinio pro tertremo en Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-15 16:24:53

La 14-an de majo la internacia socio liveris plu al Ĉinio monon aŭ humanisman helpon pro la tertremo en Sichuan kaj esprimis simpation kaj subtenon al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo per diversaj manieroj.

Nun Saudi-Arabio kontribuis al Ĉinio 50 milionojn da usonaj dolaroj kaj materialojn valorajn je 10 milionoj da usonaj dolaroj. Usono liveris al Ĉinio monhelpon de 500 miloj da usonaj dolaroj; du rusaj kargoaviadiloj transportantaj materialojn por la humanisma helpo jam atingis Chengdu, la ĉefurbon de Sichuan; la brita registaro esprimis, ke ĝi liveros al la trafita loko materialojn je la kosto de miliono da pundoj; la franca registaro promesis, ke ĝi sendos al Ĉinio grandan kargoaviadilon transportantan materialojn je la kosto de 250 miloj da eŭroj; personoj el diversaj rondoj de Japanio vigle oferis monon al la tertreme trafita loko. Ankaŭ Belgio, Italio, Meksikio, Korea Respubliko, Pakistano, Hindio, Infana Fonduso de UN kaj aliaj internaciaj organizoj liveris al Ĉinio helpon.

Cetere, amaskomunikiloj de Korea Respubliko kaj Singapuro respektive publikigis artikolojn en la 14-a de majo kaj laŭdis savadon de la ĉina registaro. Amaskomunikiloj de Usono, Japanio, Aŭstralio, Britio, Nov-Zelando, Svislando, Malajzio, Germanio kaj Tajlando publikigis artikolon en la 13-a, esprimante atenton al katastrofo de la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan kaj pozitivan takson al savado de la ĉina registaro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
Tertremo
v Internacia socio liveras helpon al Ĉinio pro tertremo en Sichuan 2008-05-15 14:52:00
v Internacia socio esprimas simpation al Ĉinio pro tertremo en Sichuan 2008-05-15 11:10:32
v Transmaraj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj kontribuas amon al plagitaj lokoj 2008-05-15 11:04:38
v Fremdlandaj amaskomunikiloj alte atentas tertremon de Ĉina Sichuan 2008-05-14 17:38:16
v La internacia socio donas helpon al regiono trafita de tertremo 2008-05-14 17:06:35
v Fremdlandaj registaroj kaj internaciaj organizoj donis konsolon pri tertremo en Ĉina Sichuan 2008-05-14 17:06:02
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040