Vizitu Forumon

Kultura vivo de ĉinoj

(GMT+08:00) 2012-03-15 21:12:52

Ĉina Radio Internacia! Ĉina Internacia Brodkasta Reto! Saluton, karaj spektantoj, nun estas la speciala programero por la du sesioj nun okazantaj en Pekino. Ĉe mi estas libro, metronomo kaj kŭajbano. Iliaj uzantoj estas la honorintaj gastoj de la hodiaǔa programero. Nun ni prezentu al vi ilin:
Sinjoro Li Jinlong, estro de Xuanwu-Biblioteko de la okcidenta distrikto de Pekino.
Sinjoro Zhao Deng'an, estro kaj direktisto de Filharmonia Ĥoro.
Sinjoro Li Shiru, fondinto de Pekina Kŭajbana Salono.
Ĉi tie estas sinjoro Yan Gongda. Li ekservis kiel membro de TK de PPIK en la jaro 2008. Kaj en la lastaj 5 jaroj li prezentis sume 37 proponojn, pli ol duono rilatas al kulturo, socio kaj ekonomio. Li estas fama kaligrafo.

Prezidisto:
Sinjoro Yan, ĉi tie estas legĉambro de Xuanwu-Biblioteko, ĉu vi bone konas ĝin?

Yan Gongda;
Jes, mi bone konas la scenon, ĉar mi iam vizitis bibliotekojn ŝtatajn, provincajn kaj vilaĝajn. Precipe la vilaĝaj bibliotekoj plej multe impresis min, en vilaĝaj bibliotekoj, mi libere interfluis kun kamparanoj.

Prezidisto:
Vi prezentis iun proponon pri publikaj bibliotekoj dum la du sesioj en la kuranta jaro. Do, kial vi prezentis ĉi tian proponon?

Yan Gongda:
Libro estas frukto de scioj de la homaro kaj la parto de nia kultura vivo. En la du sesioj en la lastaj jaroj, ni, membroj de TK de PPIK, apelaciis instali feston kaj tagon por legado. Biblioteko estas la tre grava ŝarĝilo de legado, libroprunto kaj interfluo. Tial, Tio estas grava, kiel popolanoj povas ricevi egalan kulturan servadon, inkluzive de la servado el pubilka biblioteko.

Prezidisto:
Bonvole konigu rakonton okazintan dum via enketado.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto