Vizitu Forumon

Kultura vivo de ĉinoj

(GMT+08:00) 2012-03-15 21:12:52

Li Jinlong:
Nun maljunuloj havas fortan volon lerni komputilon, sed nia kondiĉo estas limita, la klasĉambro estas malgranda, komputiloj malmultaj kaj instruistoj malmultaj, ni povas liveri kurson por 40 personoj ĉiufoje. En la kuranta jaro ni faros du fojojn, kaj en la venonta jaro eble ankaǔ du fojoj.

Prezidisto:
Sinjoro Yan, kion ni devas fari por kontentigi la bezonon? Donu proponon al nia biblioteka afero.

Yan Gongda:
Tiel multe da maljunuloj esperas marŝi kun la nova epoko, estas tre bone! Ni devas fortigi konstruadon de publika servado. En la projekto pri kultura reformado kaj disvolvo en periodo de la ĉina 12-a kvinjara plano, la ĉina centra registaro difinis metodojn por fortigi servadon. Mi konvinkiĝas, ke la registaro bone solvos la problemon. Mi aparte volas mencii, ke en la kurantjara raporto pri la registara laboro, la gravita punkto estas kamparo. Ĉinio investos 1000 miliardojn da juanoj por konstruado de publika servado, inkluzive de publikaj bibliotekoj. Ni atentas ankaŭ konstruadon de bazaj kulturaj trupoj. urbkvartalaj kaj vilaĝaj trupoj estas bazaj.

Prezidisto:
Bonvole konigu la staton, mi petas.

Yan Gongda:
Nun en Ĉinio ĉie viglas kulturaj aktivadoj, tio estas bona. La aktivadoj estas senpagaj por loĝanto. Se vi volas, vi povas partopreni en ĉiuj aktivadoj.
Nun la problemo estas, ke ekzistas 3 kontraŭdiroj. La unua estas, ke kvalito de multaj kulturaj programoj estas malalta, sekve necesas altigo. La dua estas, ke la softvara nivelo estas ne taǔga al la hardvara nivelo. Ekzemple en multaj kvartaloj, kultura aktivada kampo areas je pli ol 2000 kvadrataj metroj, sed mankas kulturaj talentuloj, kiuj lertas en redaktado, reĝisorado, ludado kaj verkado. La tria estas, ke kultura konstruado ne taǔgas al ekonomia evoluado. Nun estas la printempo de disvolvo de la kultura afero. Mi proponas ellaboron de koncerna regularo pri tio.
Cetere, la ĉina registaro plenumas aĉeton de publika servo, nome, la registaro pagas kulturajn grupojn, postulas al ili liveri altkvalitajn programojn al la civitanoj. Tial, altiĝos la kvalito de servado por la popolo, samtempe la kulturaj grupoj bone disvolvos la kulturan aferon.

Prezidisto:
Ĉu tiuj grupoj devas esti fakaj?

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto