Vizitu Forumon

Kultura vivo de ĉinoj

(GMT+08:00) 2012-03-15 21:12:52

Yan Gongda:
Ne certe!

Prezidisto:
Ĉu ekzistas grupoj amatoraj?

Yan Gongda:
Jes. La grupoj kaj servas al popolanoj kaj ekspluatas la merkaton. Rezulte formiĝos bona kultura merkato.

Zhao Deng'an:
Nun mi prezentu nian ĥoron. Ĝi konsistas el 72 amatoroj, ili servas kiel registaraj oficistoj, armeanoj, instruistoj, laboristoj, kuracistoj kaj aliaj. En la kuranta jaro la ĥoro aĝas 12 jarojn. De la lastaj jaroj, mi havas jenan sperton: Se iu homo donas kapitalon al ni por ke nia ĥoro faru prezentadon, ĝenerale ni ne akceptas, ĉar ni opinias, ke vera arto ne rilatas al mono. Laǔ ni, se mono povas subteni ĉiutagan funkciadon de nia ĥoro, do tio estas kontentiga. Ĉiuj membroj de nia ĥoro strebas al arto kaj esperas ĝui arton en la libera tempo, sed ne ĉasas monon. Se oni celas monon kaj vivteni la familion pere de la ĥoro, do la arta nivelo estos malaltigita. Ni, amatoroj vere ŝatas la ĥoron kaj volas altigi nian artnivelon.

Yan Gongda:
Mi tute komprenas vin. Fakte kultura afero havas du tipojn. Unu estas la publika kultura afero. La registaro devas subteni la aferon, kaj ankaŭ ĝi devas esti senpaga. Tial membroj de la grupoj povas altigi propran art-nivelon, kaj samtempe loĝantoj ŝatas kaj bonvenigas ĉi tiujn trupojn, ĉar membroj de la trupoj estas konataj. La prezentado ne rilatas al mono.
La dua estas kulturo de baza kultura merkato. Nun ĉiujare artistoj faras senpagan prezentadon por kamparanoj. Estas bone, ke kamparanoj aprecas arton, sed aliflanke, kiel formiĝos la kampara kultura merkato. Mi pledas por anstataŭigi registaran aĉeton per premio. Se grupoj bone faras prezentadon, la registaro donos premion al ili. Necesas nova mekanismo, se ni havos mekanismon, laŭ mi popolanoj povos ĝui publikajn resursojn.

Zhao Deng'an:
Jes, mi konsentas.

Prezidisto:
Pro limigo de nia loko ĉiuj membroj de la ĥoro ne povas ĉeloke fari prezentadon. Sed pli frue ni faris intervjuon. Nun bonvole spektu nian intervjuon.

Cheng Xiaoxue:
Mi partoprenis en la ĥoro antaǔ 2 jaroj. De infaneco mi interesiĝas pri kantado. En la ĥoro mi fariĝis pli optimisma kaj gaja.

Ning Yanbo :
Mi estas unu el fondintoj de la ĥoro. De la lastaj 12 jaroj, muziko alportas multon al mi. Komence, pro interesiĝo mi partoprenis, sekve pro amo kaj persisto, nun pro respondeco, nome la ĥoro bezonas kunlaboron de ĉiuj membroj. Nun muziko ligas nin, ĉiujn membrojn, la ĥoro pli beligas nian vivon.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto