Vizitu Forumon

Kultura vivo de ĉinoj

(GMT+08:00) 2012-03-15 21:12:52

Li Shiru:
Membroj de nia salono aĝas de 4 jarojn ĝis pli ol 70 jarojn. En la 60-ĝis-70 jaroj de la lasta jarcento, kŭajbano estis populara, kiel la nuna populara kanto. Nun abundas kulturaj formoj, kŭajbano iom post iom malvarmas.
Mi laboras pri kŭajbano multjare, kaj foje mi trovis, ke ĉiusemajne en multaj parkoj, iuj homoj ludis la kŭajbano. Tial, mi organizis la salonon por ke oni interfluu kaj ĝuu la kŭajbano. Fondo de la salono ĝuste celas prosperigi kaj heredi la arton.

Yan Gongda:
Kiel ĉina tradicia arto, kŭajbano plej strikte rilatas al popolanoj kaj al la vivo. Aŭdinte la konigon de sinjoro Li Shiru, mi sentas, ke ankaǔ lia salono estas modelo, kiu meritas popularigon. Kŭajbano estas ĝojiga arto kaj facile lernebla.
Nun la kulturaj aktivadoj ludas du rolojn. La unua estas, ke artistoj ŝanĝas sian tutvivan strebon en la plej eminentan produkton por la popolo. La dua estas konstruo de la kerna nocio pri valoro.

Prezidisto:
Nun pli kaj pli da ĉinoj iras eksteren, ni alfrontas la mondon, kiamaniere ni bone konigu nian kulturon al de la mondo?

Yan Gongda:
De la lastaj sinsekvaj jaroj dum mia enketado, mi trovis la fenomenon, ke tre popularas ĉina kulturo en la mondo. En 2010 usona havaja universitato okazigis forumon pri ĉina kulturo. Invitite mi donis prelegon titolitan "Ĉina kaligrafio enhavas orientan inteligentecon", en la procezo, mi profunde sentis, ke popularigo de nia kulturo nun ankoraǔ ne estas facila. Nun ni devas krei modernan kulturon, persisti en spirito de nia kulturo. Ni devas laǔpaŝe disvolvi kulturan aferon.

Ĉiuj homoj, inkluzive de la 3 honorintaj gastoj, proponas kaj klopodas por prosperigi nian kulturon. Tio estas grava. Hu Jintao, ĉina ŝtata prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, elmetis 4 taskojn de la kultura afero por artistoj: konduki la socian progreson, aklami por la epoko, akceli la kulturan kreadon kaj plivastigi civilizacion.
Nun Ĉinio elmetis prosperigi la kulturan aferon kaj fortigi ŝtaton per kultura afero, tio montras, ke la registaro atentas disvolvon de la kultura afero. Post 10 jaroj, leviĝos kulturo de la nacio. Nia kulturo estas kaj la nacia kaj la monda, kaj la tradicia kaj la moderna.

Prezidisto:
Koran dankon, sinjoro Yan. Koran dankon, honorintaj gastoj. Koran dankon, karaj spektantoj. Nun ni finu la specialan programeron por la du sesioj. Fine, ni bonvenigas al infanoj el pekina Alegra Salono fari prezentadon!


1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto