Vizitu Forumon

Kultura vivo de ĉinoj

(GMT+08:00) 2012-03-15 21:12:52

Prezidisto:
En mia mano estas la pettabelo por la karto de pekinaj publikaj bibliotekoj. Ĉu la karto estas ĝenerale uzeblaj?

Yan Gongda:
Jes, ni uzas ĉi tian karton en la orienta landparto de Ĉinio.

Prezidisto:
Vi surskribis la pettabelon, poste prezentis ĝin al iu ajn pubilka biblioteko, fine vi ricevis ĉi tian karton uzeblan por ĉiuj publikaj bibliiotekoj. Ĉu ne?

Yan Gongda:
Jes. Por oportunigi popolanojn, en la du sesioj, mi proponis plivastigi resursojn de publikaj bibliotekoj al kvartaloj.

Prezidisto:
Kial kaj kiel ni plivastigos la resurojn?

Yan Gongda:
En la ŝtata nivelo, la normo de kultura servado estas publikeco, bazeco, egaleco kaj oportuneco. Tio estas tre grava. Ni devas plivastigi legon kaj servon al kvartaloj laǔ bezono de tieaj loĝantoj.
La ĉina urbo Suzhou faris provon: En la jaro 2005 la urbo Suzhou-Biblioteko komencis fondi bibliotekajn filiojn en distriktoj, gubernioj, urbetoj kaj kvartaloj, nun la nombro atingis 36. La guberniaj, distriktaj, urbetaj kaj komununaj bibliotekoj povas uzi resursojn de provincaj kaj urbaj bibliotekoj. La resursoj cirkuligeblas.

Prezidisto:
Ĉu vere? Tre bone!

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto