Vizitu Forumon

Kultura vivo de ĉinoj

(GMT+08:00) 2012-03-15 21:12:52

Yan Gongda:
Foje en iu vilaĝo, mi vizitis legĉambron, kaj la mastroj estas maljunaj geedzoj. La edzo nomiĝas Zhang Wenxian, aĝas 77 jarojn, kaj la edzino 76 jarojn. Zhang Wenxian sciigis al mi, ke lego estas apogo por la animo, ankaǔ gvido de la vivo. Pro tio, li prenis sian unu familian ĉambron kiel legĉambron, kaj vilaĝanoj donacis librojn por la malgranda biblioteko. La legĉambro estas malgranda, sed la areo ne estas plej grava, nun en la legĉambro estas pli ol 3 600 ekzempleroj da libroj, la enhavo rilatas al siceno, tekniko, historio, kulturo, sano, amuzo kaj aliaj flankoj, estas tre riĉa! Ĝi altiras grandan nombron de legantoj.

Prezidisto:
Ĝojige

Yan Gongda:
Jes, nunaj kamparanoj estas tute diferencaj disde la pasintaj. Ili uzas la mikroblogon, ili estas novaj kamparanoj en la reta epoko.

Prezidisto:
Ĉu ekzistas ĉi tiaj legĉambroj en ĉiuj vilaĝoj en Ĉinio laǔ via scio?

Yan Gongda;
En la orienta landparto de Ĉinio, la evoluinta regiono, estas multaj, sed en la tuta lando, tio estas ne populara. En la du sesioj nun okazatantaj en Pekino, mi tre ĝojas koni, ke la projekto pri kultura reformado kaj disvolvo en periodo de la ĉina 12-a kvinjara plano akcentas pri la egaleco en konstruado de kultura serva sistemo.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto