Vizitu Forumon

Kultura vivo de ĉinoj

(GMT+08:00) 2012-03-15 21:12:52

Yan Gongda:
Jes. Per la moderna tekniko ni faris tion. En la jaro 2009 en Ĉinio, ekzistis pli ol 2830 publikaj bibliotekoj. Se diversaj lokoj, kiel la urbo Suzhou, bone uzos resursojn de ĉi tiuj bibliotekoj kaj plivastigos la resursojn al baznivelaj unuoj, certe plioftiĝos legado de ĉinoj.

Prezidisto:
Vi konigis la sperton el la provinco Jiangsu. Nun mi volas konigi la staton en Pekino. Ĉe mi estas la tagordo pri kursoj kulturaj de la Xuanwu-Biblioteko de la okcidenta distrikto de Pekino de februaro ĝis majo. Ekzemple hodiaǔ estas la kurso titolita "Kulturo pri Drako", kaj morgaǔ estos la kurso pri porcelano. Nun ni petu sinjoron Li Jinlong, estron de la biblioteko, konigi?

Li Jinlong:
Ni aranĝas la kursojn laǔ bezonoj de loĝantoj. Per reto, letero, telefono aǔ aliaj manieroj ili sciigas al ni la enhavon, pri kiu ili interesiĝas, sekve ni faras aranĝon. Ekzemple, la kuranta jaro estas drakjaro laǔ ĉina kalendaro, tial ni invitis fakulon fari ĉi tiun kurson. Niaj kursoj estas publikaj kaj senpagaj. Kiam vi eniras en la pekinan okcidenta distrikton, via poŝtelefono jam ricevas informojn pri niaj kursoj, inkluzive de la temo, tempo, loko kaj instruisto. Niaj kursoj estas varme bonvenigataj.

Prezidisto:
Laǔdire, la biblioteko ankaŭ regule okazigas trenjo-kurson de komputilo, ĉu ne?

Li Jinlong:
Jes. Nun estas la epoko de reto, ankaŭ maljunuloj volas lerni uzadon de komputilo. Pro tio, ni liveras al maljunuloj senpagan kurson de komputilo. Kompreneble, la kurso estas varme bonvenigata.

Prezidisto:
Ĉu vi bonvolus rakonti pri lernantoj?

Li Jinlong:
Bone. Ili ĝuste estas ĉeloke.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto