Vizitu Forumon

Kultura vivo de ĉinoj

(GMT+08:00) 2012-03-15 21:12:52

Prezidisto:
Sinjoro Yan, nun ni aŭskultu la rakonton pri pekina Kŭajbana Salono. Unue, ni invitas spektanton ĉeloke lerni ludon de kŭajbana klakilo .
Bonvolu veni ĉi tien, tiu sinjorino.

Ĉu facile lerneble?

Spektanto:
Komence facile, sed poste mi estas tute konfuzita.

Prezidisto:
Dankon. Sinjoro Li, kiom da tagoj necesas, por ke oni kapablu prezentadon ?

Li Shiru:
Nia salono fondiĝis en la jaro 2006. Hodiaŭ iuj membroj estas lokale. Mi volas konigi ilin al vi kaj ili respondos viajn demandojn.

Prezidisto:
Jes, mi konas ilin. Pli frue ni faris intervjuon al ili. Nun bonvole spektu.

Zhang Yuzhen kaj Hu Shuqin:
En la jaro 2005 ĝuste en tiu ĉi parko, mi aŭdis kŭajbanon, la parolkanton en akompano de bombuaj klakiloj kaj tuj interesiĝis pri ĝi. Sed Lernado estas malfacila. Manoj devas harmonie kunlabori kun la buŝa parolo, alie ili konfuziĝus. Mi iam havis la penson forlasi lernadon. Eble post 3 aŭ 4 jaroj mi iompostiome trovis la ŝlosilon kaj ekĝuis la parolon. Kiam fondiĝis la salono, en ĝi ni tuj partoprenis. En la salono, nia kapablo estis altigata. Nun kiam spektantoj ridas pro nia prezentado, ni sentas nin feliĉaj kaj opinias, ke pago estas inda. En la ludado de kŭajbano, mi estas pli gaja kaj mia vivo brila.

Prezidisto:
Ĉu junuloj estas multaj en via salono?

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto