• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Usonaj erudiciuloj parolis pri rilatoj inter Ĉinio kaj Usono
Estas konate, ke Usono estas la plej granda evoluinta lando en la mondo, dum Ĉinio, la plej granda evoluanta lando. La disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ĉiam estas atentata de la mondo. En la ĵus pasinta jaro ambaŭ Ĉinio kaj Usono elmetis respektivan novan koncepton en la kampo de diplomatiaj politikoj. Ĉinio elmetis la diplomatian koncepton pri konstruado de "harmonia mondo", dum Usono ekprenis Ĉinion kiel "intereso-tenanton".
"Ĉinaj spertoj de disvolviĝado estas lernindaj", diris Tomas Cruz
Meksikio estas grava lando en Latin-Ameriko, kaj ankaŭ unu el la gravaj kunlaboraj partneroj de Ĉinio en la latin-amerika regiono. De la establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Meksikio, precipe de la establiĝo de la strategiaj partneraj rilatoj en 2003, la amikaj kunlaboroj inter la du landoj en diversaj kampoj akiris abundajn fruktojn.
Teorio pri "harmonia socio" estas lerninda por arabaj landoj
La arabaj landoj ĉiam alte atentas pri la evolua procezo de Ĉinio. En la pasinta jaro Ĉinio elmetis la teorion pri konstruado de socialisma harmonia socio kaj tio vekis grandegajn interesojn de la registaroj kaj popoloj de arabaj landoj. Nun bonvole aŭskultu specialan intervjuon faritan de nia raportisto en Kairo al s-ro Ali Hussam Din el-Hifni, asistanto de la egipta ministro pri eksteraj aferoj, kun la titolo "Teorio pri 'harmonia socio' estas lerninda por arabaj landoj".
Pakistana erudiciulo pozitive taksas "harmonian" diplomatian politikon de Ĉinio
En 2005 la ĉina registaro elmetis la diplomatian koncepton pri konstruado de "harmonia mondo". Tiu ĉi diplomatia koncepto manifestas la firman volon de Ĉinio por iri la vojon de paca disvolviĝo kaj vekas atenton de ĉiuj flankoj.
Eŭropa Unio opinias, ke rapida disvolviĝado de Ĉinio estas bonŝanco
En la Pinta Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj okazinta en septembro de la pasinta jaro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris parolon titolitan "Klopodado por Konstrui Longedaŭre Pacan, Komune Prosperan Harmonian Mondon" kaj plenamplekse eksplikis la koncepton pri harmonia mondo. Tiu ĉi koncepto montras la firman volon de Ĉinio por iri la vojon de paco kaj evoluado, forte rebatis la "teorion pri minaco el Ĉinio" kaj vekis la atenton de ĉiuj flankoj.
Kunlaborado inter Ĉinio kaj Hindio utilas al dulanda komuna disvolviĝado
Ĉu en la Monda Ekonomia Forumo okazinta en Davoso, ĉu en la prelego pri Stato de Usono farita de la usona prezidento Bush en la komenco de la kuranta jaro, Ĉinio kaj Hindio, la du ekonomie plej rapide disvolviĝantaj landoj de la mondo, estis alte atentataj kaj fariĝis varmpunktoj de la publika komentado. En la okuloj de hindaj erudiciuloj, Ĉinio kaj Hindio estas ne nur rivaloj, sed ankaŭ amikoj, kaj la du landoj ne nur reciproke konkuras, sed ankaŭ interkonsiliĝas pri komuna disvolviĝado.
Singapuraj specialistoj kaj amaskomunikilaj personoj parolis pri ĉinaj evoluado kaj koncepto de "harmonia mondo"
S-ro Sheng Lijun, altaranga esploristo de la Sudorientazia Instituto sub la Nacia Universitato de Singapuro, diris al nia raportisto, ke nuntempe la voĉo pri "minaco de Ĉinio" multe malfortiĝas en la sudorientaziaj landoj, ĉefe pro la agadoj kaj porpledoj de Ĉinio. La sudorientaziaj landoj efektive sentas, ke la disvolviĝado de Ĉinio alportas al ili ŝancojn.
Tajlandaj amikoj parolis pri komuna konstruado de harmonia najbareco
La jaro 2006 estas la unua jaro de la 11-a 5-jara projekto. Ĉinio interne praktikas sciencan disvolvan koncepton por realigi la harmonian socion kaj ekstere klopodas por protekti la komunan sekurecon, krei ĝeneralan prosperiĝon kaj konstrui la harmonian mondon.