Novaĵo

Wang Yi intervidiĝis kun sia siria paralelulo per videoligo

La 15an de julio ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi intervidiĝis kun sia siria paralelulo Faisal Mekdad per videoligo

Ĉinio sukcese lanĉis du novajn satelitojn

Je la 6a horo kaj 57 minutoj de la 16a de julio en Taiyuan Satelitlanĉa Centro Ĉinio sukcese lanĉis du satelitojn Siwei 03 kaj 04 per portanta raketo Changzheng-2C. La satelitoj sukcese eniris la antaŭfiksitan orbiton, kaj la lanĉa misio atingis kompletan sukceson

Usono kaj Saud-Arabio subskribis 18 interkonsentojn en multaj kampoj

Laŭ raporto de saudi-araba ŝtata televidkanalo al-Ekhbariya, Usono kaj Saud-Arabio subskribis 18 interkonsentojn kaj memorandojn en la kampoj inkluzive de energio, komunikado, spaco kaj sanservo dum la vizito de usona prezidanto Joe Biden

244 000 usonanoj unuafoje petis senlaborecan monhelpon

La datumoj publikigitaj de la Usona Departemento pri Laboro ĵaŭde montris, ke en la semajno finiĝinta la 9an de julio, la nombro de usonanoj, kiuj petis senlaborecan monhelpon por la unua fojo, pliiĝis je 9 000, ĝis 244 000 ol la antaŭa monato

Srilanka prezidento oficiale demisiis

La 15an de julio la prezidanto de la Srilanka Parlamento Mahainda Yapa Abeywardena anoncis la oficialan rezignon de Gotabaya Rajapaksa, la prezidento de Srilanko, kaj diris, ke la ĉefministro Ranil Wickremesinghe servos kiel transira prezidento

Kien iros Eŭropo kiam la eŭro konstante falas?

Ene de duono de jaro la eŭro kontraŭ la usona dolaro falis je 12%, kaj en la 13a de julio la rilata valoro de la eŭro al la usona dolaro estis apenaŭ 1:1

Ĉina MEP kreskis je 2,5% en unua duono de 2022

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo vendrede montris, ke la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio kalkuliĝis al 56,2642 duilionoj da juanoj en la unua duono de 2022, kreskante je 2,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro

KCNA: Nord-Koreio konfesas la sendependecon de Donetsko kaj Lugansko

La oficiala Korea Centra Novaĵ Agentejo (KCNA) raportis, ke la 13an de julio Nord-Koreio oficiale konfesis la sendependecon de Donetsko kaj Lugansko en orienta Ukrainio

Ĝenerala sekretario de UN laŭdis progreson de dialogo pri eksportado de ukrainaj grenoj

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN) Antonio Guterres merkrede laŭdis tion, kion li nomis “substancan progreson” por certigi la eksportadon de ukrainaj grenoj tra la Nigra Maro

HomePrev...24252627282930...NextEndTotal 100 pages