Laŭ la plej freŝa opinisondo tra Usono, la subtena procento de usona prezidento Joe Biden falis ĝis 30%, kiu estas minimuma.Usona ĵurnalo New York Post diris en la 9a de julio, ke ĝis la 9a de julio, malpli ol triono de la usonanoj admiris la laborkapablon de Biden, kaj 57% estis malkontentaj
Usono marde lanĉis aeratakon per senpilota avadilo, kiu mortigis la gvidanton de la Islama Ŝtato en Sirio, diris la Usona Centra Komandejo
La 12an de julio, en Kuala-Lumpuro, la malajzia plejsupera ĉefo Abdullah intervidiĝis kun Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj
Antaŭtagmeze de la 12a de julio, la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio tenis la gazetaran konferencon kun la seria temaro “Ĉinio en Tiuj Ĉi Dek Jaroj”
Laŭ raporto de usona ĵurnalo World Journal, ĉefprokuroro de Kalifornio Rob Bonta lastatempe diris en gazetara konferenco, ke en la lasta jaro en Kalifornio, krimoj pro rasismo kreskis je 33% kompare kun 2020
Kargotrajno ŝarĝita per elektronikaj produktoj, mekanikaj partoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj, kiu foriris de la urbo Chongqing de sudokcidenta Ĉinio la 23an de junio, alvenis al Duisburg, Germanio, lunde.Tio markis la dekmilan ĉina-rŭropan kargotrajnon (Chongqing)
Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin lunde diris en regula gazetara kunferenco, ke la ĉina flanko sincere esperas, ke homoj el ĉiuj medioj de la vivo en Srilanko povos labori kune por venki malfacilaĵojn kaj atingi socian stabilecon
La 11a de julio estas la Monda Tago de Loĝantaro, kaj en tiu tago UN publikigis raporton “Perspektivo de monda loĝantaro 2022” kun la antaŭvido: la 15an de novembro, ĉi-jare, la monda loĝantaro sin nombros je 8 miliardoj
Usona Komerca Reprezentanto kaj Senata Majoritatestro testiĝis pozitive je KOVIM-19Usona Komerca Reprezentanto Katherine Tai diris dimanĉe, ke ŝi testiĝis pozitive je la nova kronviruso (KOVIM-19) en la antaŭa tago
Frumatene de la 11a de julio, la rezulto de la 26a senata elektado de la Japana Nacia Asembleo estas publikigita, kaj la reganta Liberala Demokratia Partio (LDP) akiris du trionojn de la seĝoj de la senato, transpaŝinte la “sojlon” bezonatan por motivo amendi la konstitucion