Novaĵo

Printempa terkultivado komenciĝis en Xinjiang

La foto montras traktoron, kiu plugas kotonkampon en la urbo Shawan, Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio en la 2a de aprilo 2022. Printempa terkultivado komenciĝis en norda Xinjiang

En amaspafado en Kalifornio mortis 6 homoj kaj vundiĝis 12

La polico de Sakramento konfirmis dimanĉe posttagmeze, ke 6 plenkreskuloj estis mortigitaj kaj 12 aliaj homoj estis vunditaj en amaspafado frumatene en Sakramento, la ĉefurbo de Kalifornio

Miloj da kuracistoj atingis Ŝanhajon por respondi al KOVIM-19

Ĉirkaŭ 10 000 kuracistoj rapidis al Ŝanhajo, la komerca centro de Ĉinio, por helpi la urbegon en batalado kontraŭ KOVIM-19

La ĉina-laosa fervojo prosperas en la transporto de pasaĝeroj kaj ŝarĝo

Ĝis la 3a de aprilo, la ĉina-laosa fervojo funkcias de kvar monatoj. Ĝi transportis entute 2,254 milionojn da pasaĝeroj kaj 1,31 milionojn da tunoj da varoj, kio montras prosperan transportadon de pasaĝeroj kaj ŝarĝo

Ĵurnalisma sekretario de rusa prezidento: Eŭropo devas kapti sorton en siaj manoj

Dmitry Peskov, ĵurnalisma sekretario de rusa prezidento, diris lastatempe dum intervjuo, ke eŭropanoj devas havi klaran konscion pri respondeco al la eŭropa kontinento, kaj nur tiel eŭropanoj povas retaksi rilatojn kun Rusio kaj komenci dialogon

Ukraina delegaciestro por intertraktado: Ukrainio proksimiĝas atingi konsenton kun Rusio

David Arakhamia, ukraina delegaciestro de la intertraktado inter Rusio kaj Ukrainio, sabate diris akceptante intervjuon, ke Ukrainio proksimiĝas atingi konsenton kun Rusio, tamen restas diverĝo de la du partioj pri Krimeo

Ĉinio kaj Tajlando konsentas plifortigi tradician amikecon

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun tajlanda vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Don Pramudwinai en Tunxi, orienta ĉina provinco Anhui, kaj la du flankoj konsentis antaŭenigi duflankajn rilatojn

"Superpotenco de sankcioj" vundas aliajn kaj negative influis sin mem

Usona ĵurnalo New Jork Times publikigis artikolon dirante, ke Usono estas sola “superpotenco de sankcioj”, tamen ĝi devas intelekte uzi tian potencon. La artikolo montris, ke se ekonomiaj sankcioj estos troe uzataj, ili devigos la sankciitajn landojn fari perfortan repagon

Okazis Televida Kunveno pri Sekura Produktado en Tutlando

Post kraŝo de aviadilo MU5735 de China Eastern Airlines en la 21a de marto en monta regiono en la gubernio Tengxian de la Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) donis altan atenton al la akcidento

Usonaj financaj sankcioj kontraŭ Rusio kontraŭreagos al superrego de usona dolaro

Post la eksplodo de Rusa-Ukrainia konflikto, Usono kaj aliaj okcidentaj landoj forigis kelkajn rusajn bankojn de la sistemo AMIFT (Asocio por Monda Interbanka Financa Telekomuniko)

HomePrev...82838485868788...NextEndTotal 100 pages