Ekde la komenco de la eksplodo de la pandemio, pli ol 12,84 milionoj da infanoj en Usono estis diagnozitaj kiel Infektitoj de la nova kronviruso. Ĉi tio venas de lastatempa raporto, kiu estis publikigita ĉi-semajne de la Usona Akademio de Pediatrio kaj La Infana Hospitala Asocio
La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris dimanĉe, ke la ĉina ĉeftero raportis 1 351 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano sabate, kun 1 318 kazoj de loka propagiĝo kaj 33 importitaj kazoj
Irano sabate anoncis sankcion de aliaj 24 usonaj oficialuloj kaj individuoj por "implikiĝo en teroristaj kaj kontraŭ-homrajtaj aktivadoj", laŭ la retejo de la irana eksterlanda ministerio
Prezidento Volodymyr Zelenskyy diris sabate, ke Ukrainio estas preta por malfacila batalo kun rusaj trupoj en la orienta parto de la lando, kaj brita ĉefministro Boris Johnson donis freŝan financan kaj militan subtenon dum sia surpriza vizito al Kievo
Laŭ la registara rezolucio publikigita en la belorusa ŝtata jura retpaĝo en la 8-a, la belorusa registaro jam ellaboris liston de malamikaj landoj. Belorusaj amaskomunikiloj raportis, ke Belorusio prenos sankciojn kontraŭ iuj malamikaj landoj
Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde invitite telefone interparolis kun Emmanuel Bonne, diplomatia konsilisto de franca prezidento Emmanuel Macron
La Nacia Komisiono pri Sano informis sabate, ke en vendredo la ĉina ĉeftero raportis 1 350 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano, kun 1 334 kazoj de loka propagiĝo kaj 16 importitaj kazoj
La Nacia Disvolva kaj Reforma Komisiono anoncis ĵaŭde, ke Ĉinio plemumis konstruadon de sia unua industria sistemo de la Navigada Satelita Sistemo BeiDou post 27-jara laborado
Ĉina ĉefministro Li Keqiang alvokis ĉiujn klopodojn por ekvilibrigi epidemian respondon kaj ekonomian kaj socian disvolviĝadon, dirante, ke la komplika internacia situacio kaj enlanda releviĝo de la kronvirusa epidemio alportis pli grandajn necertecon kaj defiojn al ekonomia stabileco
Merkrede la retejo de hinda amaskomunikilo Indian Express publikigis artikolon de Doraisamy Raja, prezidanto de la Komunista Partio de Hindio, titolitan “NATO estas minaco al mondpaco kaj devas esti disorganizota”, alvokante disorganizon de NATO, kiu ĉiam kaj ĉie kreas detruon kaj malstabilecon