La Antikva Vilaĝo Xidi

(GMT+08:00) 2016-05-17 16:50:36     Redaktoro:Pluveta

Xidi estas bela vilaĝo troviĝanta proksime al la monto Huangshan en Anhui-provinco. Ĝi estas perfekta turisma loko por rigardi tipajn civilajn domojn, loĝatajn de lokanoj jam de jarcentoj. Ĝi donas al vizitantoj la maloftan oportunon por esplorado de la antikva kulturo kaj artoj de Ĉinio.

La vilaĝo Xidi situas ok kilometrojn oriente de la gubernio Yi kaj 40 kilometrojn for de la monto Huangshan. Kun historio de pli ol 900 jaroj, la vilaĝo estas dividita de pli ol 40 antikvaj sinuaj kaj mallarĝaj vojoj, kiuj estas pavimitaj per bluŝtonoj. Promenante tra tiu antikva vilaĝo, la vizitantoj povas vidi tradiciajn Anhui-stilajn domojn, praulajn templojn, klasikaĵ-instruajn lernejojn, ŝtonajn arkaĵojn, blankajn murojn kaj grizajn tegolojn, belajn fenestrojn kaj ŝtonajn pontojn. Tiuj karakterizaĵoj estas ĉiuj kelkcent-jaraj, kaj delonge homoj vivas tie, kvazaŭ ili ĉiam farus la vilaĝon subĉiela muzeo.

1 2 3 4 5

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin