La Antikva Vilaĝo Xidi

(GMT+08:00) 2016-05-17 16:50:36     Redaktoro:Pluveta

Enkonduko

Kiel parto de la pejzaĝa loko de la monto Huangshan en la gubernio Yi, Xidi kaj Hongcun estas du plej tipaj antikvaj vilaĝoj en suda Anhui-provinco. Ili ĝuas tutmondan reputacion pro la sonĝeca kampara pejzaĝo, bone konservita vilaĝa ensemblo kaj la delikataj loĝejoj de la Anhui-stila arkitekturo.

La situo, aranĝo kaj arkitekturo de Xidi kaj Hongcun estas profunde influitaj de la teorio Fengshui proponita en la Libro de Ŝanĝiĝoj kaj korpigas perfektan kombinadon de la homo kaj naturo. Ili ankaŭ montras, ke la naturo estas respektata en antikvaj ĉinaj filozofioj. La elegantaj loĝejoj kaj naturo kunekzistas en harmonio, kreante bonan vivmedion. Tial, ili estas konsiderataj kiel la esenco de la tradiciaj ĉinaj loĝejoj. La unika akvoreto estas evidenta ekzemplo de la kombinado de utileco kaj estetika valoro. Precipe, la bov-forma akvoreto en Hongcun montras homan saĝon en utiligo de naturaj resursoj por la profito de la popolo.

1 2 3 4 5

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin