La Antikva Vilaĝo Xidi

(GMT+08:00) 2016-05-17 16:50:36     Redaktoro:Pluveta

Nun en la vilaĝo estas 124 loĝdomoj de la dinastioj Ming kaj Qing kaj 3 memorigaj temploj. Ĉiuj supozeble estas reprezentoj de antikvaj loĝejoj kun la Anhui-stila arkitekturo. La bluŝtonaj arkaĵoj ĉe la enirejo de la vilaĝo estis origine konstruitaj en la jaro 1578. Ĉi tiuj kvin-etaĝaj konstruaĵoj estas delikataj en detaloj kaj superbaj, kiam oni rigardas ilin kiel la tuton. Ili estis simbolo de la granda socia reputacio de la familio Hu. En la vilaĝo staras la halo Lufu, kiu estis origine konstruita dum la reĝado de la imperiestro Kangxi de la dinastio Qing. Ĝi montras elegantecon kaj estas plena de aromo de libroj. Sur ĝia pordo estas surskriboj "instigi homojn al studo". En ia senco, tio estas manifestado de la graveco de Konfuceismo. Estas alia malnova domo Dafudi en la vilaĝo. Origine konstruita en 1691, ĝi estas pavilon-stila konstruaĵo ĉefe por vizitado. Ŝildo estas pendigita super la pordokadro, kun surskriboj, kiuj instigas homojn repensi. Ĉiuj loĝejoj en la vilaĝo estas elegante dezajnitaj, kun delikata ĝardenoj, arkaĵoj faritaj el nigra marmoro, ornamitaj fenestroj, diversaj ŝtonaj skulptaĵoj, skulptitaj brikoj, lignaj skulptaĵoj, koloraj pentraĵoj kaj murpentraĵoj. Ili enkorpigas la plej bonajn antikvajn artojn de Ĉinio.


1 2 3 4 5

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin